Preĝejo Dia Mizerikordo (Zalakaros)

Paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo en Zalakaros

La paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo, hungare Isteni Irgalmasság-templom estas romkatolika konstruaĵo en urbo Zalakaros (Hungario).

Paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo
Paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo en Zalakaros
Paroĥa preĝejo Dia Mizerikordo en Zalakaros
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalakaros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Kanizsa
paroĥo loke ekde 2014
Dato de konsekro 2006
Konsekrinto Béla Balás (episkopo)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj László Hent
Konstruado 20042006
Specifo
Enhaveco ĉirkaŭ 500 homoj
Konstrumaterialo masonita ekstere kaj interne el ruĝaj brikoj
Ligiloj
Adreso 8749 Zalakaros, Termál út
vdr

Historio redakti

Oni supozas, ke la iama Karos havis kirkon en la 13-a jarcento. En 1332 en la eklezia listo estas legebla paroĥo de Karos. Alia mencio okazis en 1430 pri kirko Ladislao la 1-a (Hungario), sed ĝi estis detruita dum la kontraŭturkaj bataloj. Inter 1715-1769 ligna katolika preĝejo funkciis. En la 1850-aj jaroj estis konstruita baroka kirko Preĝejo Sankta Anna (Zalakaros). En 1962 oni trovis kuracakvon, poste la vilaĝo iĝis signifa kuracbanloko kun statuso urbo. En tiu periodo la menciita kirko ne sufiĉis por la bangastoj, tial plia kirko konstruiĝis inter 2004-2006. La paroĥa rajto alvenis en 2014, pli frue la preĝejo estis filio de Galambok.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en parko inter arboj. La kirko estas kovrita kaj ekstre kaj interne ekstere kaj interne per ruĝaj brikoj. La fasado estas malsimetria, ĉar en la dekstra flanko la neregula turo altiĝas. En la turo 4 sonoriloj loĝas. Ĉirkaŭ meze estas videbla granda arkado kun 2 kolonoj, malantaŭe estas la enirejo.

Kermeso okazas en la 23-an de aprilo.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti