Preĝejo Johano Baptisto (Felsőszölnök)
La preĝejo Johano Baptisto estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Felsőszölnök.
Paroĥa preĝejo Johano Baptisto | |
---|---|
Preĝejo Johano Baptisto en Felsőszölnök
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Felsőszölnök |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La unua mencio pri kapelo okazis en 1377. Baldaŭ plurfoje okazis renovigaj laboroj, iam la kapelo estis levita al kirko. Ekde iam (ĉefe dum la kontraŭturkaj bataladoj) la luteranoj uzis ĝin, la katolikoj reakiris ĝin en 1717 kaj en 1794 plene renovigis ĝin. La orgeno unue estis renovigita en 1832, lastfoje en 1989. Nova altaro estis farita en 1898, ties pli nova bildo estis pentrita pri morto de Jesuo en 1967. La plena konstruaĵo estis rekonstruita en 1838 kaj perdiĝis la videblaj mezepokaj partoj.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola. La kvadratforma turo situanta maldekstre disrompas la simetrian fasadon. La turopinto estas bulboforma. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. En la fasado 3 skulptaĵoj estas videblaj en niĉoj. Ankaŭ interne estas skulptaĵoj: Johano Baptisto, Koroj de Jesuo kaj Sankta Maria, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Sur la plafono estas videblaj bildoj ekzemple pri La lasta vespermanĝo.
Fontoj redakti
-
Interna bildo
-
Dulingvaj bildoj sur la muroj