Preĝejo Koro de Jesuo kaj Terezo el Lisieux (Kiskunhalas)

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo kaj Terezo el Lisieux estas katolika konstruaĵo en urbo Kiskunhalas (Hungario), en la supra kvartalo.

Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo kaj Terezo el Lisieux
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo kaj Terezo el Lisieux en Kiskunhalas
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo kaj Terezo el Lisieux en Kiskunhalas
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kiskunhalas
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kiskunhalas-Kalocsa
dekanujo Kiskunmajsa
paroĥo loke ekde 1983
Dato de konsekro 1933
Konsekrinto István Haász
Arkitektura priskribo
Konstruado 1933
Specifo
Enhaveco 140 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko en la iama Halas okazis en 1300. Dum dominado de turkoj la komunumo plurfoje estis detruita. Jam dum la pacaj tempoj la alvenintaj hungaroj estis kalvinanoj, ili konstruis kalvinanan kirkon en 1667 en lokon de la iama preĝejo. Ĝuste tiam la sporadaj katolikoj ricevis areon konvenan al kirkokonstruo. La preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kiskunhalas) estis konstruita inter 1769-1770, kiun uzis la plena katolika loĝantaro. Post jarcento jam ne sufiĉis kapacito de la preĝejo, tial oni aĉetis konvenan areon en 1932 en la supra urboparto. En la sekva jaro la kirko jam estis konsekrita. La katolika grupo formiĝis en 1971 kaj ricevis paroĥan statuson en 1983.

 
Krucifikso

Konstruaĵo redakti

La simpla konstruaĵo situas sola. La fasado estas simetria, meze antaŭĉambro plene reliefas. Kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La kirko ne havas turon, sed maldekstre sonorilostablo estas videbla. Dekstre krucifikso troviĝas.

Sonorilostablo redakti

La sonorilostablo estas tre simpla. 2 vertikalaj traboj kruciĝas kun pli mallonga horizontala trabo. Tiel ili formas kvazaŭ krucon. Inter la 2 traboj 2 sonoriloj (faritaj en 1933 kaj 1967) pendas.

Kermesoj okazas en la sekvaj dimanĉoj post festotagoj de Sankta Koro kaj Tereza de Lisieux.

Fontoj redakti

 
La antaŭĉambro el flanko