Preĝejo Kristo (Hildburghausen)
La protestantisma Preĝejo Kristo (germane: Christuskirche) estas la urba kirko en Hildburghausen (Germanujo). La iama rezideja preĝejo konstruitis inter 1781 kaj 1785 laŭ planoj de Albrecht Friedrich von Kesslau kun granda interna kupolo. Kun ne tute 1000 sidlokoj temas pri la plej granda kirko en Suda Turingio[1] kaj la plej grava sakrala ejo de la iama Dukujo Saksio-Hildburghausen.[2]
Historio
redaktiMenciitis en la jaro 1286 unuafoje kirko en Hildburghausen. Ĉu temis pri la Laŭrenco-kirko, la antaŭula ejo de la nuna urba kirko (kiu ne menciitis antaŭ 1317), malklaras. Almenaŭ la sakristio jam funkciis por Laŭrenco-kirko. Fajrego detruis en la 19.8.1779 ankaŭ Laŭrenco-kirkon. En tuta Germanujo oni tiam kolektis monojn por nova preĝejo kaj sume kunigitis la sumo de 20375 guldeneoj. En printempo 1781 komenciĝis laŭ planoj de Albrecht Friedrich von Kesslau la novkonstruo kaj je la fino de la sama jaro la skeleto jam finiĝis. Solena konsekro eblis en la 24.11.1785. Restaŭrado de la interno faritis en 1898 fare de la koburga kortega pentristo Wang; tiam enmuntitis buntaj surogatvitraloj de la firmao Anstalt für Glasmalerei und Kunstverglasung Wilhelm Franke el Naumburg (Saale). Financis ilin anoj de Hildburghausen. En 1921 venis ne nur novaj sonoriloj kaj sed ankaŭ la nova nompatroneco de Kristo.
Je la fino de la Dua mondmilito suferis la ejo je artileria pafado, ĉefe la tegmento: ĉiuj damaĝoj riparitis ĝis la 1950-aj jaroj. Je la komenco de la 1970-aj jaroj portaloj kaj multaj fenestroj barbare frakasitis pro kio necesis fermi la sakralejon. Faritis en la 1970-aj jaroj kelkaj riparoj. Post Turniĝo okazis inter 1991 kaj 1993 profundaj restaŭradlaboroj dum kiuj oni ankaŭ sekurigis la parte fendiĝinta kupolo. Poste novigitis la tegmento kaj la orgeno. En la 2000-aj jaroj rekonstruitis la orienta fasado kaj anstataŭigitis la fenestroj. En 2009 pro lignodetrua fungo areo ĉe la ĥorejo devis puriĝi.
Surloke baptitis i.a. Therese von Sachsen-Hildburghausen, edzino de reĝo Ludoviko la 1-a (Bavario). Inter la orgenistoj menciindas ekz. Johann Peter Heuschkel, inter la predikistoj Ludwig Nonne.
Arĥitekturo
redaktiLa stilo de tiu ĉi kirko supre de la urbomuro ĉe la sudorienta rando de la urbokerno, supre de la iama kastela ĝardeno, estas malfrubaroka kun partoj de rokoko aŭ novklasikismo. Krom la norda enirejo kaj la enirejo al la sakristio la tuto preĝeja estas simetria. Ĉefa dekoracio de la modesta puce kovrita fasado estas la ĉefportalo ĉe la norda flanko kun duetaĝa antaŭejo. Ĝi havas klasikismajn kolonojn, arkitravojn kaj kronan ebenarkgablon. Supre de ĝi pendas orumita Kristo-medaliono memoriganta onin pri la novnomiĝo de 1921 kaj prezentanta la Savinton. La nordokcidenta malsupra angulsthono portas norde la saksian rombo-blazonon. Platsimila, maldika kornico-strio supre de la malsupraj fenestroj kaj forta ĉefkornicaĵo supre de la tegmenta defluilo kiel ankaŭ milde elsaltantaj vandpilastroj ordigas la fasadan tuton. Aldonita muraĵstrio inter la dua kaj la tria signas la internan spacoaltribuaĵon gardamte la simetrion por la portaloj. La ĉirkaŭoj pordaj kaj fenestraj konsistas el prilaborita sablosthono. La arkaj fenestroj estas altaj kaj elegantaj kun ŝlosilŝtono verte. En la malsupra etaĝo troviĝas 14 grandaj kaj du malgrandaj fenestroj. La 16 supraj estas je 2 metroj pli malaltaj. La masiva, 50 metrojn alta kampanilo ĉe la eosta flanko gastigas la sakristion kaj karakteriziĝis per ardezumita baroka spajrotegmento kun kruco pinte. La turoglobo kun kruco havas altecon de ĉ. 1,5 metroj kaj larĝecon de 2 metroj.
La preĝejo estas centra kupolaĵo kun eosta najbaranta longa navo. La interno estas 36,5 metrojn longa kaj maksimume 22,5 metrojn larĝa. Multas stukdekoraciaĵoj kaj ornamo ekskluzive en blanko kaj oro. La ligna kupolo, kiu de malinterne ne percepteblas, portatas de kvar pilastroj kaj transŝirmas la spacon de la fideluloj. La angulaj kolonoj kupolaj ornamitis per pilastroj sur altaj sokloj kaj korintaj kapiteloj. La koneksoj de la apogiloj formas arkojn altajn kun anĝela kapo kiel ŝlosilŝtono. La volbo estas 22 metrojn alta kun diametro de 13 metroj kaj enmetitis firme en la duetaĝan tegmentan tegmentaron. Verte ĝi havas rozon kun la triangulo de la Triunuo inter nuboj kaj anĝela kaparo. Sobe de la per kvar rondaj fenestroj trarompita kupolo videblas la kvar evangeliistoj kiel antikvaj saĝuloj. La enkupole pendanta latuna lustro datumas de la kirkokonstrutempo.
Tiu ĉi surkupolita areo malfermiĝas eoste al la altarejo dume ĉe la aliaj tri flankoj alkuŝas duoblaj galerioj. Ties parapetoj montras liniojn dekoraciajn simplajn kaj foliajn rozojn. La okcidenta galerio estas la eksa kun vitrofenestroj fermita duka loĝio kie nuntempe gastas la biblioteko kun altvaloraj inkunabloj el la komenco de libropresado. La longa navo, je 17 x (maksimume) 16 metroj, servas kiel altarejo kun orgena zono. Eoste troviĝas la tri plej gravaj aferoj - altaro, predikejo balkonsimile antaŭe, orgeno. Ili aperas meze unu supre de la alia. Sed la orgena galerio meze iom pli alta ol la flankaj galerioj estas kaj antaŭensaltas iomete meze. Ĝin portas du glataj kolonoj de korinta ordo kun marmorpentraĵoj. La ambono estas korboforma dekoraciita kun florgalerioj kaj anĝelaj kapoj en novklasikisma stilo. Reliefkapoj kaj urnoj ornamas la randon de la ambonŝirmo. Knabo kun kruco staras malsobe sursokle. La orgenon havas skulptaĵojn pri ornamoj kaj muzikfarantaj anĝeloj. Ili trankvile ripozumas sur flankaj barokaj arkoj. La kirko space taŭgas por pli ol 2000 homoj havus sidlokojn.[3], el kiuj milo havus sidlokojn. Sekve ĝi esta la plej granda preĝejo en Suda Turingio.
Meblaro
redaktiIam pendis en la sonorilturo kvar bronzaj sonoriloj, el kiuj tri fanditis dum la Unua mondmilito por armilfabrikado. Oni anstataŭigis ilin en 1921 per tri gisŝtalaj: Kristo-sonorilo (1,88 m/ tono B), Memor-sonorilo (1,57 m/ tono Db) kaj Lutero-sonorilo (1,39 m/ tono E).
La baptujo estas de 1685 starinte jam en al antaŭula kirko. Ĝi havas dekoraciaĵojn en tre elsaltanta reliefajĵo kun leonaj kapoj kaj rombobalzono kaj la verseto biblia: Lasset die Kindlein zu mir kommen und wehret ihrer nicht ... (Luk 18,16).
La orgeno estas malfrubaroka farite de la lokulo Johann Georg Henne en 1781 laŭ instruo de la orgenisto Hummel. En 1865 okazis granda ŝanĝo fare de Michael Schmidt el Schmiedefeld kio pli similis tutan novkonstruon. Nur la orgenfasado, la iama supra kesto kaj kelkaj lignaj fajfoj transprenitis por la nova instrumento. Inter 1999 kaj 2001 restaŭris firmao Rösel & Hercher el Saalfeld la orgenon kiu havas tri klavarojn kaj 33 registrojn. En 2013 necesis nova renovigo de ĉiuj 2300 fajfoj, nuntempe pere de la firmao Hoffmann & Schindler.[4] La nuna instrumento havas 35 registroj el kiuj du funkcias nur kiam elektro estas ŝaltita.
Literaturo
redakti- Joachim Neubert, Günter Stammberger, Bernhard Großmann, Martin Hoffmann: Die Kirchen im Landkreis Hildburghausen ... nichts anderes als Gottes Haus – die Pforte des Himmels .... Verlag Frankenschwelle, Hildburghausen 2006, ISBN 3-86180-174-4, p. 141.
- Marie Fischer: Die Christuskirche in Hildburghausen 1785 – 1935. F. W. Gadow & Sohn, Hildburghausen 1935
Referencoj
redakti- ↑ Waltraud Nagel: "Wo die Sing-Lotte fürs Volk auftrat". - Ĉe: insuedthueringen.de, 20.3.2010
- ↑ listo de monumentoj konservindaj
- ↑ Marie Fischer: Die Christuskirche in Hildburghausen 1785 – 1935. p. 11
- ↑ Amtsblatt des Landkreises Hildburghausen, 5.10.2013
Eksteraj ligiloj
redakti- Historiaj faktoj pri tiu ĉi bela kirko Arkivigite je 2021-07-14 per la retarkivo Wayback Machine