Preĝejo Kristo Reĝo (Dunaújváros)
La preĝejo Kristo Reĝo estas romkatolika historia monumento en urbo Dunaújváros (Hungario).
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Kristo Reĝo en Dunaújváros
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaújváros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2000; 2008 |
Konsekrinto | Nándor Takács; Antal Spányi |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 50 m (turo); 23,5 m (kupolo interne) |
Ligiloj | |
Historio redakti
La katolika eklezio akiris konvenan areon por konstrui imponan kirkon en 1992. En la sekva jaro komenciĝis la konstruado, kiu daŭris ĝis 2000. Ĝi estis konsekrita en 2008 fare de Antal Spányi. Paroĥo de Bietigheim-Bissingen donacis la internajn instalaĵojn.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas ĉe vojangulo. La fasado estas simetria, rande la po unu kvadrataj turoj reliefas. Meze troviĝas la enirejo, pli supre kunmetita granda fenestro.