Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Rákóczifalva)

Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Rákóczifalva

La paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria, origine hungare Szűz Mária Neve-templom estas sakrala historia monumento (deklarita en 1996) en Rákóczifalva (Hungario).

Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Rákóczifalva
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Rákóczifalva
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rákóczifalva
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
diocezo Vác
dekanujo Szolnok
paroĥo loke
Konsekrinto János Jung
Arkitektura priskribo
Konstruado 1893
Specifo
Alto 33 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loĝloko jam ekzistis paroĥo en 1332 laŭ eklazia listo. La loĝantoj prenis la kalvinismon ĉirkaŭ 1600. La nun videbla kirko estis konstruita en 1893 kune kun la orgeno, kiu estis trakonstruita en 1927. La paroĥa rajto alvenis en 1904. Signifaj preĝejaj renovigaj laboroj okazis en 2022.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto kontraŭ la Kalvinana preĝejo (Rákóczifalva), sed la enirejo tra la turo rekte kontaktiĝas kun la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. La turpinto estas piramideca. Interne statuo pri Sankta Maria estas videbla, kiu pli frue estis en la loka ĉaskastelo.

Kermeso okazas en 12-an de septembro.

Fontoj redakti