Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Villány)
La preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi) estas romkatolika historia monumento en urbo Villány.
Preĝejo Nomo de Sankta Maria | |
---|---|
Paroĥa katolika preĝejo Nomo de Sankta Maria en Villány
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Villány |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Baranya |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Siklós |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 27 m (turo) |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLaŭ dokumento katolika malfrugotika paroĥa preĝejo Sankta Petro jam ekzistis en 1333 en la iama Villány. Dum dominado de turkoj la komunumo senhomiĝis, la kirko estis detruita. En 1753 oni konstruis barokan kirkon el restaĵoj de preĝejo el la 15-a jarcento. Tio ne estas klara, ĉu tio estis la iama preĝejo Sankta Petro. En 1781 la kirko estis pligrandigita, samtempe turo estis konstruita. Intertempe ankaŭ la paroĥo estis refondita en 1776. La orgeno estis farita en 1939.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola inter arboj. La fasado estas simetria. En mezo de la fasado la turo reliefas kaj ambaŭflanke aliĝas al la navo per arkoj. Meze malsupre la enirejo funkcias, super la enirejo estas granda fenestro. En fino de la navo dekstre sakristio aliĝas. Fino de la navo estas plurlatera absido. La predikejo kaj 4 statuoj estis faritaj el la 18-a jarcento. La altara bildo estis pentrita de nekonata itala pentristo kaj prezentas Viziton de Maria.