Preĝejo Rita de Cascia (Budapeŝto)
Kirko Rita de Cascia estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Józsefváros.
Paroĥa kirko Rita de Cascia | |
---|---|
Paroĥa kirko Rita de Cascia en Budapeŝto-Józsefváros
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Józsefváros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Dato de konsekro | 1947 |
Konsekrinto | József Mindszenty |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiPost la 2-a mondmilito nova katolika filio formiĝis en Józsefváros. Komence oni aranĝis mesojn en infanĝardeno. Post unu jaro la najbara parcelo estis akirita, kie oni konstruis kapelon kaj sakristion, poste eĉ kulturdomon. En 1954 la kapelo kaj la kulturdomo estis unuigita kaj formiĝis jam pli granda kapelo. En 1992 László Paskai altrangigis la filion paroĥo, samtempe la kapelon kirko. Ekde 2005 koruso funkcias en la preĝejo kaj en la sama jaro alvenis nova plene elektronika orgeno.
Konstruaĵo
redaktiLa kirko situas laŭ la trotuaro inter domoj. Pál Molnár C. pentris la ĉefaltaran bildon. Same interne estas videbla ekde 1951 ligna skulptaĵo pri Rita de Cascia, krome menciindas ceramika kruco granda ol homo.