Preĝejo Sankta Antonio (Pilisszántó)
Preĝejo de Sankta Antonio el Padovo estas romkatolika paroĥa preĝejo en Hungario, en Pilisszántó.
Paroĥa preĝejo de Sankta Antonio | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Antonio en Pilisszántó
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pilisszántó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest (departemento) |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto |
Statuso | paroĥa preĝejo de 1772 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1759–1760 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
La preĝejo estis konstruita fine de la 1750-aj jaroj. En 1865 pro incendio parte ĝi bruldetruiĝis. En 1890 oni konstruis novajn pilierojn. La preĝejo estis renovigita en 1946 kaj 1967.
Konstruaĵo redakti
La malalta turo situas super la enirejo. Interne Masa Feszty [maŝa festi], filino de Árpád Feszty pentris bildon de la ĉefaltaro en 1953. Sub la preĝejo estas mezepokaj ruinoj, tial en la centro de la preĝejo abrupre truo 6 metrojn profunda kaj 2 metrojn larĝa estiĝis. Arkeologoj supozas, ke estas tuneloj al diversaj direktoj. Ili konjektas, ke la ruino estis iam monaĥejo.