Pilisszántó (piliŝsAntO), slovake Santov estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Pilisvörösvár. En la loknomo szántó signifas: pluganto.

Blazono de Pilisszántó

Bazaj informoj

redakti
 
Fora panoramo de Pilisszántó
 
Preĝejo de Pilisszántó

Pilisszántó situas ĉe piedo de montaro Pilis, laŭ traira flankovojo. Urbo Pilisvörösvár estas proksime.

Historio

redakti

Pli frue romianoj loĝis tie. La hungaroj fondis klostron. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon, poste slovakoj alvenis. La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1760.

Vidindaĵoj

redakti

Vidindaĵoj estas nobeldomo de Baross (baroŝ), kastelo de Orosdy (oroŝdi), kapelo omaĝe al Dipatrino (Beata Damo), fine golgoto kune kun kapelo.

Famuloj

redakti

En Pilisszántó naskiĝis politikisto János Baross.