János Baross
János Baross [jAnoŝ baroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baross János estis hungara parlamentano, ŝtatoficisto, nobela juĝisto. Lia nobela antaŭnomo estis bellusi [beluŝi], lia frato estis Károly Baross.
János Baross | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1875 en Pilisszántó |
Morto | 7-an de septembro 1926 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto Reĝa juĝisto ![]() |
János Baross[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1875 en Pilisszántó, li mortis la 7-an de septembro 1926 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Baross maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1895. Post la diplomo li estis nobela juĝisto 5 jarojn en pluraj lokoj, poste same 5 jarojn li estis ministeria oficisto. En 1905 li docentiĝis, ekde 1909 li instruis du lernojarojn en la universitato, krome inter 1905–1918 li estis parlamentano. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis tre aktiva kontraŭanto, tial li estis en prizono 2 monatojn. Inter 1922-1925 li denove estis parlamentano. Lia ĉeftemo estis la bienoj. Li edziĝis en 1899.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Idegenek birtokszerzése. (1900)
- Agrár öröklési jog. I. Általános tanok és a német törzsöröklés. (1902)
- Hogyan öröklődjék a földbirtok? (1904)
- Nemzeti birtokpolitika (1906)
- A szénkérdés a magyar bányajog reformjában (1908)
- A törvényes öröklés-ágiság a polgári törvénykönyv javaslatában. A hitbizományok reformja. (1915)
- Magyarország földjének nemzetiségi és szociális megoszlása. (1923)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44259;jsessionid=E03515EC02DFAF49E06B693E7C5BD29E hungarlingva datenaro de muzeo