Preĝejo Sankta Georgo (Schmalkalden)

La protestantisma urboparoĥeja kirko Preĝejo Sankta Georgo de Schmalkalden, Germanio, estas malfrugotika hala kirko konstruita inter 1437 kaj 1509.

La kirko de la malantaŭo, disde la ĉefa bazarplaco
Interno kun orgeno

Historio kaj arkitekturo redakti

Sur la loko de la nuna kirko troviĝis romanika antaŭula konstruaĵo kies sudokcidenta turo konserviĝis ĝis hodiaŭ. La fenestraj arkadoj de la turo datumas de la 12-a jarcento. Pro kadukiĝo la turo ekde 1434 malkonstruitis ĝis la dua supera etaĝo.

La konstruo kirka komenciĝis en 1437 kaj daŭris plurajn jardekojn. Tiam oni faris novkonstruaĵon ĉirkaŭ la romanika preĝejo. En 1500 ĝi konsekritis fare de la episkopo de Würzburg kion atestas la enskribaĵon latinlingvan Anno Domini MCCCCC completum est praesens opus[1] En 1537 predikis Marteno Lutero al anoj de la Ŝmalkalda Ligo disde la preĝeja ambono. La parte malkonstruita sudokcidenta turo ekde 1570 rekonstruitis; en alteco de 50 metroj aldonitis turgvatista loĝejo kie loĝis responsulo ĝis 1935. La dum la novkonstruado nove farita nordokcidenta turo aranĝitis tute alia: tiu malkongrueco tura iĝis nova karakterizitaĵo de la kirko. Ĝenerale la kirkero, kiu orientiĝas en la direkto de la ĉefa bazarplaco, estas pli riĉe ornamita.

Priskribo redakti

Fenestroj multaj kun ogiva arko dominas en la ĥorejo. La vitralojn faris Charles Crodel. La survitrajn bildojn de la orgena galerio estas plenaj de motivoj el la Alta Kanto de Salomono kaj estas samkvalitaj kiel la fruaj en Jena estiĝintaj koloraj lignogravuaĵoj de Crodel. Memorigas onin je la restado de Lutero la t.n. Lutera ĉambro supre de la sakristio kie iam estis la ĉambro de la liturgiaĵoj. Ene esta krucumpentraĵo el al unua duono de la 15-a jarcento, triptiko kaj bildo de la dolorplena Jesuo ripozumanta de ĉ. 1500.

La firmao A. Schuster & Sohn faris en 1964 la orgenon kiu havas 39 registrojn kun 2800 fajfiloj sur tri klavaroj..[2]

La kirko havas kvin sonorilojn el la 15-a jarcento. La plej granda nomiĝas Große Oster nombriĝanta inter la plej grandaj kaj belsonaj de tuta Turingio.

Notoj redakti

  1. Traduko: En la jaro 1500 ĉi tiu verko finitis.
  2. Orgelbau Welde: Listo de la Welde-orgenoj

Eksteraj ligiloj redakti