Preĝejo Sankta Jakobo (Pósfa)
La preĝejo Sankta Jakobo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Pósfa.
Preĝejo Sankta Jakobo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Pósfa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Sárvár |
paroĥo | en Hegyfalu |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiLaŭ analizo de la fundamento tiu ĉi kirko estas romanika, konstruita eble en la 13-a jarcento. Tiun aserton kontraŭdiras baldaŭa dokumento, laŭ tio la kirko estis konstruita en la 1560-aj jaroj [1] Arkivigite je 2017-02-26 per la retarkivo Wayback Machine. Tamen povas okazi, ke tio estis nur trakonstruo aŭ rekonstruo. Laŭ alia informo la kirko estis konstruita en la 18-a jarcento. En 1758 ĝi estis filio de Répceszentgyörgy. En 1879 la preĝejo estis pligrandigita kaj trakonstruita laŭ romantikismo. En la 1990-aj jaroj arkeologoj esploris la murojn sen mezepokaj trovaĵoj.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas laŭ la vojo kaj havas po unu turon, navon, duonrondan absidon kaj sakristion. La turopinto estas piramida, la sakristio estas kuboforma.