Preĝejo Sankta Johano Baptisto (Saint-Jean-de-Luz)
La Preĝejo Sankta Johano Baptisto (france Église Saint Jean-Baptiste, eŭske Jondoni Joani Batista Eliza) situas en la urbo Saint-Jean-de-Luz, en la franca departemento Pyrénées-Atlantiques. Ĝi estas fama pro sia retablo de la 17-a-jarcento el orumita ligno, sendube la plej monumenta retablo en Eŭskio, kaj pro la memoro pri escepta evento: la geedziĝo de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio kun la Infantino Maria Tereza de Hispanio estis celebrita tie la 9-an de junio 1660. La preĝejo estis klasita Historia Monumento per dekreto de la 7-a de marto 1931[1].
Preĝejo Sankta Johano Baptisto | ||
---|---|---|
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Francio | |
Regiono | Nova Akvitanio | |
Departemento | Pyrénées-Atlantiques | |
Municipo | Saint-Jean-de-Luz | |
Geografia situo | 43° 23′ 18″ N, 1° 39′ 46″ U (mapo)43.3883-1.6627Koordinatoj: 43° 23′ 18″ N, 1° 39′ 46″ U (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | Katolika | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | 15-a jarcento - 1685 | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Bildgalerio
redakti-
Ekstero
-
Interno
-
Fiŝboateto
-
Ekstera ŝtuparo
-
Retablo
-
Orgeno
Referencoj
redakti- ↑ Slipo n°PA00084494. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Preĝejo Sankta Johano Baptisto ĉe "Structurae"