Preĝejo de Sankta Jozefo (Kaposvár)
La preĝejo de Sankta Jozefo estas romkatolika moderna konstruaĵo en urbo Kaposvár (Hungario).
Paroĥa preĝejo de Sankta Jozefo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kaposvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En Hungario dum lasta periodo de la socialismo altiĝis nombro de katolikoj. En Kaposvár necesis kirko precipe en la periferiaj lokoj, kie pli frue oni konstruis loĝkvartalojn, tamen sen kirkoj. En 1986 József Szendi fondis kuntiritan paroĥon en Kaposvár, sed funkcia preĝejo estis nur Preĝejo Sankta Margareta (Kaposvár). La mankanta preĝejo estis planita en 1988, poste la konstruado komenciĝis.
Preĝeja konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en periferio de la urbo laŭ vojo, ankaŭ fervoja linio kaj loĝkvartalo estas tre proksime. Spiralo estas ties formo. Tiu simbolizas linion de la vivo. La centra spirala parto estas pli alta - kvazaŭ turo, la pej supre kruco estas videbla. Sub la kirko kuŝas tombeja kapelo kun urnoj.
Fontoj redakti
- Szent József templom hungare
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-09-23 per la retarkivo Wayback Machine