Preĝejo Sankta Margareta (Kaposvár)
La preĝejo Sankta Margareta de Hungario estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Kaposvár.
Preĝejo Sankta Margareta | |
---|---|
Preĝejo Sankta Margareta en Kaposvár
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kaposvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
paroĥo | komuna kun alia preĝejo |
Dato de konsekro | 1971 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | Bauhaus |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 48 m |
Larĝo | 16,5 m |
Ligiloj | |
Historio redakti
La katolikoj en Kaposvár votis en fino de la 2-a mondmilito: se la urbo eskapas el la furoraĵoj de milito, ili konstruos kirkon. Tiel okazis, en 1946 komenciĝis simbole la konstruado, samtempe oni kolektis monojn. La vera konstruado okazis en la sekva jaro, sed dum la kruda socialismo paŭzo okazis. Iom poste la konstruado daŭriĝis kaj pretiĝis en 1972. La kirko estis renovigita en 2018 kaj nova orgeno estis aĉetita.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola laŭ la trotuaro, sed apude estas videbla ŝtona kruco el 1791 kaj alia krucifikso. La fasado estas simetria (sen turo), meze troviĝas la enirejo kun 3 pordoj. Pli supre estas tre granda niĉo kun 4 fenestroj, meze staras statuo pri Sankta Margareta de Hungario. La ĉefnavo havas po unu flankonavojn, ankaŭ la navo havas flankoenirejon. La absido estas duonronda. Interne la fresko prezentas denove Margareta-n.
Kermeso okazas en la 18-a de januaro.
Fontoj redakti
-
La fasado
-
La fasada niĉego
-
La fasado kun la flankonavo
-
La sakristio
-
La malnova kruco