Preĝejo Sankta Jozefo (Oroszlány)

La preĝejo Laboristo Sankta Jozefo estas sakrala kompleksa konstruaĵo en urbo Oroszlány (Hungario).

Paroĥa preĝejo Laboristo Sankta Jozefo
Paroĥa preĝejo Laboristo Sankta Jozefo en Oroszlány
Paroĥa preĝejo Laboristo Sankta Jozefo en Oroszlány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Oroszlány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Bánhida
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Ripszán
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Oroszlány, Haraszthegyi utca 11.
vdr

Historio redakti

En la iama malgranda vilaĝo vivis plejparte luteranoj. La katolikoj konstruis kapelon en 1876, kiu estis draste pligrandigita en 1958. Intertempe la paroĥa rajto alvenis en 1952, pli frue la katolikoj apartenis al Kecskéd. La nun videbla moderna kirko estis konstruita en 1995 kaj transprenis taskojn de la menciita kapelo, tamen la kapelo daŭre estas uzata.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en la iama tombejo. La konstruaĵo konsistas el preĝejo, kampanilo, paroĥejo, edukĉambro kaj urnejo. La centra parto (komprenu navo) estas ronda, sed ties tegmento estas plurlatera piramido. Pluraj konstruaĵpartoj aliĝas al la centra parto. La kvadrata kampanilo staras per kvar kolonoj. Plej supre 2 sonoriloj sonoras.

Kermeso okazas en la 1-an de majo.

Aŭdu, vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti