Preĝejo Sankta Laŭrenco (Táplánszentkereszt)

La preĝejo Sankta Laŭrenco estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Táplánszentkereszt.

Preĝejo Sankta Laŭrenco
Preĝejo Sankta Laŭrenco en Táplánszentkereszt
Preĝejo Sankta Laŭrenco en Táplánszentkereszt
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Táplánszentkereszt
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Ják
paroĥo en Vasszécseny
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko en tiu loko estis pluraj vilaĝoj, sed inter ili nur 2 havis kirkojn. Unu el la kirkoj estas dediĉita al Sankta Laŭrenco, kiu estis menciita unue en 1298. En la 16-a jarcento la protestantoj (ĉefe kalvinanoj) uzis la preĝejon. Tiutempe eĉ sinodoj okazis tie ĉi. Laŭ eklezia priskribo en 1697 la konstruaĵo estis malnova, forta, tamen estas en malbona stato kaj havis filiojn. En la 18-a jarcento interne la riĉaj nobeloj havis kriptojn. Pro la kontraŭreformacio en 1756 vivis en la vilaĝo 751 homoj, inter ili nur 16 estis nekatoliko. En 1733 la preĝejo estis renovigita, tamen en 1875 malkonstruita kaj oni konstruis tute novan. Supozeble kelkaj elementoj estis reuzitaj. La nuna unueca vilaĝo naskiĝis en 1939.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola, sed antaŭ la fasado estas videbla ŝtona kruco, apud la preĝejo diversaj skulptaĵoj. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La fasado havas ankoraŭ flanke po 1 longajn kaj mallarĝajn fenestrojn, meze super la enirejo rondan fenestron. La plej supre malalta plurlatera turo estas. Interne la muroj estas riĉe pentritaj.

Kermeso okazas en la 10-an de aŭgusto.

Fontoj redakti