Vasszécseny
Vasszécsény (vaŝseĉenj) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Szombathely. Vas signifas hungare: fero, seĉen slave: elhakita.
Bazaj informoj redakti
Poŝta kodo: 9763
Areo: 18 km²
Loĝantaro: 1380
Situo redakti
Vasszécseny situis inter Savaria kaj Sophiane dum la romia epoko. Nun Szombathely troviĝas 13, Körmend 30, Budapeŝto 204 km.
Historio redakti
Dum la turkaj militoj fortikaĵeto konstruiĝis. En 1616 kalvinana koncilio okazis. En 1948 vilaĝo Lipárt aliĝis al la komunumo.
Vidindaĵoj redakti
Nuntempaj vidindaĵoj estas kasteloj kaj preĝejoj. En 1710 konstruiĝis la olda baroka kastelo de Batthyány el ŝtonoj de la fortikaĵeto. Nova copfa kastelo de Ebergényi en 1790 konstruiĝis. Ambaŭ kasteloj estas nun hoteloj. En Lipárt la preĝejo pri Bapta Sankta Johano konstruiĝis en la 14-a jarcento. La nova katolika preĝejo konstruiĝis en 1837.
Famuloj redakti
En Vasszécseny naskiĝis kemiisto Ernő Pungor.