Baziliko Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj

(Alidirektita el Preĝejo Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj)

La Baziliko Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj (ankaŭ Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj, latine Basilica Sancti Laurentii extra muros, itale Basilica San Lorenzo fuori le Mura) estas unu el la sep tradiciaj pilgrimaj preĝejoj de Romo. Ĝi estas dediĉita al la kristana sanktulo Laŭrenco kaj laŭlegende origine estis konstruita dum la regotempo kaj laŭ ordono de la romia imperiestro Konstantino la Granda. Iom pli juna najbara preĝejo, konstruita dum la regotempo de la papo Siksto la 3-a (432–440) kaj dediĉita al la Sankta Maria, dum la 13-a jarcento laŭ ordono de la papo Honorio la 3-a estis unuigita kun la Laŭrenca Baziliko (la pli malnova preĝejo iĝis la ĥorejo de la nova). La baziliko sekve plurfoje estis trakonstruita kaj restaŭrita, lastfoje post fortaj bombaj damaĝoj de la jaro 1943, sed ĝi tenis la bazajn karakterizaĵojn de antikva kristana baziliko. Ĝi estas la plej konata "funebra preĝejo" de la urbo, ĉar la konstruaĵo limas al la granda urba tombejo Campo Verano.

Baziliko Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj
Baziliko
malgranda bazilikoparoĥopreĝejo • patriarka baziliko [+]

LandoItalio
SituoRomo
- koordinatoj41° 54′ 9″ N, 12° 31′ 14″ O (mapo)41.90253417748312.520547230499Koordinatoj: 41° 54′ 9″ N, 12° 31′ 14″ O (mapo)

Estiĝo6-a jarcento

Baziliko Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj (Romo)
Baziliko Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj (Romo)
DEC

Map
Baziliko Sankta Laŭrenco ekster la Muregoj

Vikimedia Komunejo:  San Lorenzo fuori le mura (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
interne de la klostro

Sub la per baldakeno kovrita bazilika altaro konserviĝas pluraj relikvoj de la Sanktuloj Laŭrenco, Stefano kaj Justino. Malantaŭ ĝi trovigas sarkofago de la papo Pio la 9-a kaj la relikvoj de ĉiuj, kiuj sub ties papa regotempo estis deklaritaj sanktuloj.

Eksteraj ligiloj redakti

41° 54' 09" norde, 12° 31' 15" oriente Mapo