Preĝejo Sankta Ladislao (Szombathely)
La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Szombathely, en urboparto Zanat, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1969.
Preĝejo Sankta Ladislao | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szombathely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Szombathely |
paroĥo | en preĝejo Marteno de Tours (Szombathely) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 60 sidlokoj, 20 starlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
Vilaĝa kirko en Zanat estis konstruita supozeble en la 15-a jarcento. La unua mencio okazis en 1592. Tiutempe ĝi konsistis el kvadratforma navo kun pli malgranda rektangula absido. La vilaĝo longe estis eklezia bieno, tial la loĝantoj restis fidelaj katolikoj, ne protestantoj. En 1779 la preĝejo estis renovigita laŭ baroko kun financo de János Szily. La sekva renoviĝo okazis en 1841. La nuntempa novgotika formo estas videbla ekde 1888, tiam oni konstruis la turon, la navo estis pligrandigita, interne escepte la altaran bildon ĉiuj mebloj estis ŝanĝitaj al novaj. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo difektiĝis, la restaŭrado finiĝis en 1948. Depost arkeologiaj esploroj en 2000 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola laŭ vojo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kaj iom reliefas, sube la enirejo funkcias. Antaŭ la fasado estas ŝtona kruco. La navo kaj la turo estas apogitaj per pilieroj. Interne estas ĉefaltaro kaj flankaltaro, statuoj pri reĝo Ladislao kaj Sankta Maria. La vitraloj pri Emeriko de Hungario, Sankta Georgo kaj Elizabeto de Hungario estis faritaj en 1920.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- [1]
- [2] Arkivigite je 2020-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]