Preĝejo Sankta Ladislao (Zalalövő)

Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Zalalövő

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas sakrala historia monumento (deklarita en 1998) en urbo Zalalövő (Hungario).

Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Zalalövő
Paroĥa preĝejo Sankta Ladislao en Zalalövő
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalalövő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Metzner
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19241927
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Zalalövő, Szabadság tér 5.
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kirko en la iama "Lövő" okazis en 1366. Laŭ priskriboj el 1697 kaj 1748 ĝi estis ruina, la turo detruita. La turo estis rekonstruita en 1761. La paroĥo estis fondita en 1912. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1924-1927, dum la malnova estis malkonstruita en 1925. La orgeno estis kreita en 1981.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, sed maldekstre krucifikso videblas. La fasado estas simetria, meze la turo parte reliefas. La turo flanke havas po unu flankoturojn kaj en la turo 4 sonoriloj loĝas. La kirko havas ŝtupajn apogpilierojn. La enirejo funkcias tra la turo. Ronda fenestro estas videbla super la enirejo.

Kermesoj okazas la 27-an de junio.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti