Preĝejo Sankta Paŭlo (Bagod)
Preĝejo Sankta Paŭlo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Bagod, sur tombeja monteto. En tiu ĉi loko pli frue estis vilaĝo Szentpál, poste Vitenyédszentpál.
preĝejo Sankta Paŭlo | |
---|---|
![]() Preĝejo Sankta Paŭlo en Bagod
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bagod |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Zalaegerszeg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita el brikoj |
Ligiloj | |
HistorioRedakti
Ĉirkaŭ en 1260 rotondo estis konstruita. La patrono estis Stefano la 1-a (Hungario). Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis. En 1755 la rotondo estis trakonstruita, pligrandigita kaj renovigita. Oni kreis el parto de la navo novan sanktejon (la pli malnova estis malkonstruita), fine turo konstruiĝis. En 1860 la kirko estis forlasita, tial ĝi paŝo post paŝo ruiniĝis. En 1963 arkeologia esploro okazis. Interna diagonalo de la rotondo estis 5,1 m, la murovasto estis inter 1,25 - 1,50 m. En 2001 plena renoviĝo okazis.
KonstruaĵoRedakti
La konstruaĵo situas sola en la tombejo. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. En mezo de la turoparto la enirejo funkcias. malantaŭe la iomete pli larĝa navo etendiĝas. La absido estas duonronda, ankaŭ ĉi tie estas enirejo. Interne en la sanktejo menciindas la sidniĉoj.
FontojRedakti
- hungare kun fotoj
- kun foto
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2018-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]