Preĝejo Sankta Petro (Kalocsa)

La paroĥa preĝejo Sankta Petro estas katolika konstruaĵo en urbo Kalocsa (Hungario). Loke ĝi estas konata kiel preĝejo en Szőlőhegy, ĉar ĝi troviĝas en la periferio, kie pli frue estis vitejo.

Paroĥa preĝejo Sankta Petro
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kalocsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kalocsa
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 16 m
Larĝo 7-10 m
Alto 6,5 m
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde 1921 oni aranĝis konstante diservojn en la loka lernejo, pli frue okazis tio nur laŭokaze. Oni trakonstruis 2 kuntititajn lernoĉambrojn al preĝhalo. En 1938 oni aĉetis familian domon kun plia ĝardeno por paroĥo kaj pastra loĝejo. Samtempe oni konstruis al la lernejo kapelon. En 1947 la loka eklezia ero ricevis memstarecon. En 1962 la lernejo estis renovigita kaj la preĝhalo estis duonigita, la katolikoj havis nur la restan parton. En 1966 venis permeso pri preĝejkonstruado en la menciita ĝardeno. En la sekva jaro jam okazis diservo en la nova konstruaĵo. En 1968 estis konstruita liga arkada koridoro inter la pastra loĝejo kaj la preĝejo. En 1973 la kirko ricevis paroĥan rangon.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas preskaŭ sola en korto, nur la menciita koridoro estas la escepto. En la korto aŭ ĝardeno pinoj kreskas. Antaŭ la kirko estas kruco kaj similas al preĝdomo. Ĝi ne havas turon kaj la tegmento estas ebena. Estas ĉefenirejo kaj flanka enirejo. Eniranta la ĉefenirejoj tuj videbla statuo pri Sankta Antonio el Padovo. La navo striktiĝas al la sanktejo, komence 10 metrojn larĝa, ĉe la altaro 7 metrojn larĝa. Anstataŭ la ĉefaltara bildo estas serio de 21 mozaikaj pentraĵoj, kiuj prezentas vivon de Petro. Sur la galerio harmoniumo funkcias. Super la sakristio estas aparta kunvena ĉambro.

Sonorilostablo redakti

Pro manko de turo sonorilostablo 3 metrojn alta funkcias kun du sonoriloj.

Kermeso okazas en la 29-an de junio.

Fontoj redakti