Preĝejo Sankta Petro (Prago)

La preĝejo Sankta Petro na Poříčí (ĉeĥe kostel sv. Petra na Poříčí) estas katolika preĝejo en la centra urboparto Nova Urbo de Prago. Temas pri interesa konstruaĵo en sia kerno romanika, alikonstruita dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝi estis regotikigita en la jaroj 1874-1879 laŭ planoj de la arkitekto J. Mocker. Apud la preĝejo staras malfrugotika sonorilturo el la jaro 1598. La konstruaĵo estis siatempe paroĥa preĝejo de la germana komercista kolonio de la urbo. Dua historia katolika preĝejo ĉe la komerca vojo Na Poříčí kaj en la samnoma kvartalo estas la preĝejo Sankta Klemento.

Preĝejo Sankta Petro
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko • Gotika arkitekturo vd
Estiĝo 1150
Lando Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Nova Urbo
Situanta sur Biskupská
Situo
Geografia situo 50° 5′ 29″ N, 14° 26′ 4″ O (mapo)50.0912514.43444444Koordinatoj: 50° 5′ 29″ N, 14° 26′ 4″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Prago

Preĝejo Sankta Petro (Prago) (Prago)
Preĝejo Sankta Petro (Prago) (Prago)
DEC
Map
Preĝejo Sankta Petro
vdr
fasado de la preĝejo Sankta Petro na Poříčí
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.