Preĝejo Sankta Triunuo (Kadarkút)
La preĝejo Sankta Triunuo estas religia monumento historia en urbo Kadarkút (Hungario).
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kadarkút |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Barcs |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1840 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Johann Felder |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1832–1840 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio
redaktiEn Kadarkút ekzistis kirko jam en 1332. Post la mezepoko la turkoj dominis tie longe. La paroĥo estis refondita en 1788. La nun videbla klasikisma kirko estis konstruita inter 1832 kaj 1840. La konsekro okazis sen orgeno, altaro kaj sonorilo. La instalaĵoj estis faritaj ĉirkaŭ 1840.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en mezo de la urbo, antaŭe 2 ŝtonaj krucoj estas videblaj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas bulba.
Kermeso okazas en dimanĉo post Pentekosto.