Katedralo Sanktaj Cirilo kaj Metodo (Budapeŝto)

La preĝejo Sanktaj Cirilo kaj Metodo estas historia monumento, bulgara ortodoksa katedralo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Ferencváros (distrikto).

Preĝejo Sanktaj Cirilo kaj Metodo
Preĝejo Sanktaj Cirilo kaj Metodo en Budapeŝto
Preĝejo Sanktaj Cirilo kaj Metodo en Budapeŝto
ortodoksa preĝejo • paroĥo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Ferencváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Aladár Árkay
Konstruado 1931
Specifo
Enhaveco 60 sidlokoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la 19-a jarcento bulgaraj rifuĝintoj alvenis en Hungarion. Ili fondis eklezian grupon en 1916 en Budapeŝto, baldaŭ ili havis kapelon. La ĉefurba municipo donacis parcelon por konstrui preĝejon en 1930. En la sekva jaro jam finiĝis la konstruado. Ĝi iĝis katedralo de meza kaj okcidenta Eŭropo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto kaj similas al bizancaj preĝejoj. La konstruaĵo havas 3 navojn, kupolon kaj turon. La fasado konsistas el 3 grandaj arkadoj, pli supre turo altiĝas. La navo flanke havas ekstere ambaŭflanke arkadojn. Malantaŭ la navo la granda kupolo troviĝas.

Kermeso okazas en la 24-an de majo.

Fontoj redakti