Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Zalaszentgrót)
La preĝejo apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas sakrala historia monumento en urbo Zalaszentgrót (Hungario), antaŭ la urbiĝo en vilaĝo Tüskeszentpéter [tuŝkesentpEter].
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Malantaŭa parto de preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Zalaszentgrót
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zalaszentgrót |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
dekanujo | Zalaszentgrót |
paroĥo | en Zalaszentgrót |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1776 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
En la iama vilaĝo Tüskeszentpéter tiu kirko estis konstruita en 1776.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto, kie estas videbla ankaŭ ŝtona kruco el la frua 20-a jarcento kaj statuoj pri Johano Nepomuko kaj Sankta Maria kun Jesuo same el la frua 20-a jarcento. La kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas, la enirejo funkcias tra la turo. La turpinto estas plurlatera piramido. La navo finiĝas en plurangula absido same alta, ol la navo. Ankaŭ sakristio aliĝas al la absido ĉe la maldekstra flanko. Interne galerio situas ĉe la enireja flanko. La ĉefaltaran bildon pentris Dorffmaister.
Kermeso okazas en la 29-an de junio