Preĝejo de Sankta Anna (Ostrava)
Preĝejo de sankta Anna troviĝas en ostrava urboparto Polanka nad Odrou.
Paroĥa preĝejo de sankta Anna | ||
---|---|---|
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
Municipo | Ostrava, Polanka nad Odrou | |
Geografia situo | 49° 47′ 17″ N, 18° 9′ 53″ O (mapo)49.78818.1646Koordinatoj: 49° 47′ 17″ N, 18° 9′ 53″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | moravia | |
diocezo | Ostrava-Opava | |
dekanujo | Ostrava | |
paroĥo | Ostrava-Polanka nad Odrou | |
Dato de konsekro | 22-an de aprilo 1900 | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | novrenesanco | |
Konstruado | 1892–1893 | |
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Jaromíra Šamala 725 25 Polanka nad Odrou | |
En la jaro 1872 estis fondita Societo konstrua de preĝejo en Polanka, en kiun kontribuis grafino Karolina el Berolingen per sumo 40 mil florenoj. Tiu ĉi sumo estis en la jaro 1885 plialtigita al 95 mil florenoj. En la jaro 1891 komencis traktadoj pri la konstruado kaj la 20-an de januaro 1892 estis konsekrita la fundamenta ŝtono. La konstruadon de komence akompanis malfacilaĵoj. La fundamentoj de la preĝejo devis esti pro fluantaj sabloj en submetaĵo firmigitaj per longaj lignaj pilotoj. Eĉ spite al tio oni sukcesis la konstruadon fini la 26-an de septembro 1893, kiam estis solene konsekrita tura kruco. Sed je kelke da tagoj pli poste, la 4-an de oktobro 1893, la templa turo ruiniĝis al la tero. Princo Blücher post tiu ĉi evento volis konstrui nur malgrandan sonorilturon, sed i.r. landa silezia registaro ordonis al li konstrui novan turon, 22 metroj altan, kun horloĝo, kun tegmenta papavujo kaj forĝita fera kruco, je liaj propraj kostoj. Princo Blücher ja subiĝis, sed poste li proklamis la preĝejon kiel privatan posedaĵon, ĉirkaŭigis ĝin per barilo kaj malpermesis en ĝin aliron al la publiko. Tiu ĉi stato daŭris ĝis la 1-a de decembro 1898, kiam la princo estis kvietigita per sumo 30 mil florenoj el fonduso de grafino Karolina kaj la sonoriloj denove eksonis. La preĝejo estis poste solene konsekrita la 22-an de aprilo 1900.
Fontoj
redakti- JUŘICA, Martin. Ostravské svatostánky. Ostrava : Repronis, 2006. ISBN 80-7329-116-9. p. 16–17.