Preĝejo Sankta Ladislao (Szob)

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en mezo de urbo Szob.

preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo Sankta Ladislao en Szob
preĝejo Sankta Ladislao en Szob
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szob
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Vác
Dato de konsekro 1779
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1774–1779
Specifo
Alto 48 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu preĝejo konstruiĝis en la 1770-aj jaroj, sed laŭ dokumento estis ankaŭ pli malnova preĝejo en Szob. La sonorilo kaj la orgeno alvenis el la malnova preĝejo. En 1838 la inundo atingis la preĝejon. La nova orgeno ekmuzikis en 1794, ĝi renoviĝis en 1856, 1955 kaj 1974. La horloĝo en la turo funkcias ekde 1898, tamen nuntempe jam helpe de kurento.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado estas la turo, sube la enirejo. La sanktejo iomete estas pli mallarĝa, ol la navo kaj ĝi situas en la orienta, la turo en la okcidenta parto. La navo havas flanke sakristion. Interne apud la altaro estas 2 skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Emeriko de Hungario. Ili estis faritaj en 1818 el lignoj. La altara bildo prezentas Sanktan Ladislaon pentritan en 1927.

Kermeso okazas en la 27-an de junio.

Fontoj redakti

 
Interno de la preĝejo