Preĝejo de sankta Katarino (Ostrava)

preĝejo en Ostrava
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 24 maj. 2024.

Preĝejo de sankta Katarino estas dominaĵo de Ostrava urba parto Hrabová. Temas pri renesanca ligna preĝejo sub patroneco de sankta Katarino, kiu estis post incendio la 2-an de aprilo 2002 renovigita en la jaro 2004. Post la incendio la preĝejo estis denove konstruita, dum kio estis uzitaj fragmentoj de la origina konstruaĵo. Ankaŭ estis uzitaj originaj ĉarpentistaj teknologioj - la traboj enfalas unu en la alian tiom perfekte, ke ne devis esti uzitaj najloj. Solena malfermo okazis la 30-an de oktobro 2004.

Paroĥa preĝejo de sankta Katarino,
virgulino kaj martirino
Preĝejo de sankta Katarino
Preĝejo de sankta Katarino
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Hrabová
Geografia situo 49° 46′ 27″ N, 18° 16′ 49″ O (mapo)49.774318.2803Koordinatoj: 49° 46′ 27″ N, 18° 16′ 49″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava-Hrabová
Dato de konsekro 30-an de oktobro 2004
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo renesanco
Konstruado 20022004
Specifo
Konstrumaterialo ligna
Mapo
Preĝejo de sankta Katarino (Ostrava) (Ĉeĥio)
Preĝejo de sankta Katarino (Ostrava) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Jestřábského
720 00  Ostrava–Hrabová
vdr

La origina preĝejeto estis unika konstruaĵo, unika eĉ en eŭropa mezurunuo. Ĝi verŝajne estiĝis en duono de la 14-a jarcento, sed la unuan skribmencion ni havas nur el la jaro 1564. Laŭ mito ĝi situis devene en Metylovice ĉe Frýdek-Místek, sed hrabovanoj decidiĝis aĉeti ĝin. Ili dismuntis ĝin, po partoj transportis ĝin ĝis Hrabová kaj denove kunmuntis. La preĝejo estis el larika ligno kaj konstruita ĝi estis en gotika stilo.

Al la plej valora ekipaĵo apartenis statuoj de sankta Barboro kaj sankta Katarino, kiuj estis anstataŭigitaj per gipsaj kopiaĵoj kaj kies originaloj estas metitaj en Ostrava muzeo. La plej malnova sonorilo el la jaro 1600 estis neniigita dum la incendio en la jaro 2002, la ceteraj sonoriloj estis uzitaj por militaj celoj en la unua kaj la dua mondmilitoj.

Fontoj

redakti