Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Ostrava)

Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo apartenas inter novajn preĝejojn konstruitaj sur teritorio de urbo Ostrava. Ĝi troviĝas en urboparto Pustkovec.

Paroĥa preĝejo de
sanktaj Cirilo kaj Metodo
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Ostrava, Pustkovec

Geografia situo

49° 50′ 26″ N, 18° 10′ 6″ O (mapo)49.840618.1683Koordinatoj: 49° 50′ 26″ N, 18° 10′ 6″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Ostrava
paroĥo Ostrava-Pustkovec
Dato de konsekro 6-an de decembro 1998
Konsekrinto František Lobkowicz
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado 19971998
Specifo
Alto 12 m (turo 24 m)
Mapo
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Ostrava) (Ĉeĥio)
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo (Ostrava) (Ĉeĥio)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Pustkovecká 350
708 00  Ostrava-Pustkovec
Oficiala paĝaro pustkovec.farnost.cz
vdr

Kun konstruado komencis poruba paroĥestro Josef Gazda aŭtune de la jaro 1997 kaj je unu jaro pli poste, la 6-a de decembro 1998, la preĝejo estis solene konsekrita de episkopo František Lobkowicz. La preĝejo estis unue filia preĝejo de paroĥo Ostrava-Poruba, sed ekde la 1-a de januaro 2007, kiam estis establita memstara paroĥo en Pustkovec, ĝi fariĝis paroĥa preĝejo.

La preĝejo estas konstruita sur bazplano de greka kruco kun kvar dominaj travitritaj fenestraj areoj. Super la enirejo estas unu pli malgranda fenestro en formo de larĝa interspaco en formo de krescento. Muro malantaŭ altaro estas travitrita kaj blankigita, dominaĵo estas granda baroka poliĥromita lignogravuraĵo de Kristo. La kruco, sur kiu li pendas, havas branĉojn direktantaj supren, kio estas en kristanismo nekutima precipe tial, ke la saman formon havas runo Algizo. La tuta interna spaco estas hela kaj aerumita.

El laborejo de lignogravuristo Josef Staněk el Bučovice devenas plimulto de la internaj ekipaĵoj de la preĝejo: statuo de Dipatrino, reliefo de sanktaj Cirilo kaj Metodo, Krucvojo, reliefo super la altaro bildiganta oferadon de Izako, sedeso kun reliefo de anonco de Sinjoro, eternan lumon super tabernaklo bildiganta brulantan arbedon de Moseo, procesian krucon, teniloj por kandeloj kaj Paska kandelo, kovrilo sur baptujo kun statuo de sankta Johano la Baptisto kaj demetigan tablon por liturgiaj ujoj.

Sonorilojn produktis en la jaro 1998 Josef Tkadlec el Halenkov. La plej granda sonorilo nomiĝas sankta Cirilo kaj ĝiu pezas 220 kg, la meza sonorilo estas sankta Silvio kun pezo 150 kg kaj la lasta sonorilo estis nomita sankta Metodo kaj tiu pezas 100 kg. Ili estas lokigitaj en 24 metroj alta turo, kiu estas netradicie lokigita apud la preĝejo.

Fontoj redakti

  • Sakralaj objektoj en Ostrava-Pustkovec [online]. [Cit. 2009-02-07]. Alirebla rete.