Premio Carlos Fuentes

La Internacia Premio Carlos Fuentes por Literatura Kreado en Hispana Lingvo, ankaŭ konata kiel Premio Carlos Fuentes estas premio por literaturo en hispana lingvo. Ĉiun duan jaron, la CONACULTA (Nacia Konsilio por Kulturo kaj Artoj) de Meksiko honoras unu literaturiston per tiu ĉi premio. La verko de tiu aŭtoro devas esti en la hispana. Estis estigita en 2012 por omaĝi la meksikan verkiston Carlos Fuentes.

Premio Carlos Fuentes
Premio Internacional Carlos Fuentes a la Creación Literaria en Idioma Español
literaturpremio
Nomita laŭ Carlos Fuentes
Lando Meksiko
Fondita en 2012
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Originoj redakti

En 2012, la premio estis deklarita kiel dujara, transdonante la naskiĝtagon de Carlos Fuentes, la 11-an de novembro. La moto de la premio estis: "por rekoni la laboron de kiuj, per siaj beletroj, plibonigas la landon de la Ñ kaj riĉigas universalan literaturon per siaj poemoj, romanoj, eseoj kaj rakontoj, kio stimulas la imagopovon kaj la kritikan senton de la leganto." Ĝi estas dotita per 250.000 Usonaj dolaroj.

Premiitoj redakti

Jaro Premiito Ŝtataneco
2012 Mario Vargas Llosa   Peruo   Hispanio
2014 Sergio Ramírez   Nikaragvo
2016 Eduardo Lizalde   Meksiko
2018 Luis Goytisolo   Hispanio