Presinge

komunumo de Svislando

Presinge estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Presinge
Blazono de Presinge
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 14′ 0″ N 6° 15′ 0″ O / 46.23333 °N, 6.25000 °O / 46.23333; 6.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 681
Areo 4,74 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 1243
Komunumkodo 6635
Mapo de Presinge
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 712 loĝantoj sur areo de 4,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 151 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Presinge situas en oriento de la kantono ĉe la franca landlimo en distanco de dek kilometroj nordoriente de la kantonĉefurbo Ĝenevo. La komunumo ĉefe vivas de agrikulturo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 4,72 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 67,8% servas por agrikulturo kaj 12,9% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Presinge limas al en nordo al Jussy, en oriento al Juvigny (Francio), en sudoriento kaj sudo al Ville-la-Grand (Francio), en sudokcidento al Choulex, en nordokcidento al Meinier, en nordnordokcidento al Puplinge.

Trafiko redakti

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Presinge estas konektita al la publika transportreto de Ĝenevo per la buslinio n-ro C. La plej proksima stacidomo situas aliflanke de la landlimo en Juvigny ĉe la franca trajnlino de Ĝenevo al Thonon-les-Bains.

Historio redakti

Post la jaro 1000 aperis unua, ne ekzakte datiĝinta mencio de Presinge kiel in Presiago. En la jaro 1180 aperis la mencio villa que appellatur Presingium.[1]

Dum mezepoko Presinge estis parto de la savoja urbo Ville-la-Grand. De 1536 ĝis 1567 Presinge estis okupita de Berno. Tiam ĝi denove apartenis al Savojo. Inter 1792 ĝis 1816 Presinge apartenis al Francio, tiam per la kontrakto de Torino ĝi fariĝis parto de la Respubliko Ĝenevo kaj kune kun ĝi de Svislando. Ĝis 1851 ĝi formis unu nuran komunumon kune kun Puplinge. Tiam Presinge fariĝis memstara.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti