Princepiskoplando Osnabrück

teritorio de la Sankta Romia Imperio

La Princepiskoplando Osnabrück inter la jaroj 1225 kaj 1802 estis episkope regata aŭtonoma teritorio ene de la Sankta Romia Imperio. Ĝi apartenis al la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo. Rezidejoj unuavice estis la kasteloj de Osnabrück, de Bad Iburg kaj de Fürstenau.

Princepiskoplando Osnabrück
Plena origina nomo:
Hochstift Osnabrück
12251802

Princepiskoplando
Geografio
Princepiskopujo Osnabrück (markita per ruĝa linio)
Princepiskopujo Osnabrück (markita per ruĝa linio)
Ĉefurbo:
Osnabrück
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
katolikismo, ekde 1540 ankaŭ luteranismo, granda juda malplimulto
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Kadre de la napoleonaj militoj en junio 1802 decidiĝis doni la teritorion al la lando Hanovro, regata de Georgo la 3-a de Britio. La lasta princepiskopo de Osnabrück, filo de Georgo la 3-a, en oktobro 1802 demisiis, kaj ses tagojn poste Georgo la 3-a oficiale transprenis la regadon. Komisiono de la Sankta Romia Imperio en septembro 1803 konfirmis la transdonon.
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Saksio Duklando Saksio
Postsekvaj ŝtatoj:
Hanovro (lando) Hanovro (lando)
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Ekde la Vestfalia Paco en 1648, ĝi estis alterne regata de luterana kaj katolika princepiskopo - jen unika situacio en la tuta imperio.

Kadre de la napoleonaj militoj en junio 1802 decidiĝis doni la teritorion al la lando Hanovro, regata de Georgo la 3-a de Britio. La lasta princepiskopo de Osnabrück, filo de Georgo la 3-a, en oktobro 1802 demisiis, kaj ses tagojn poste Georgo la 3-a oficiale transprenis la regadon. Komisiono de la Sankta Romia Imperio en septembro 1803 konfirmis la transdonon.

kastelo Osnabrück
kastelo Fürstenau