Princepiskoplando Osnabrück
La Princepiskoplando Osnabrück inter la jaroj 1225 kaj 1802 estis episkope regata aŭtonoma teritorio ene de la Sankta Romia Imperio. Ĝi apartenis al la Malsuprarejna-Vestfalia cirklo. Rezidejoj unuavice estis la kasteloj de Osnabrück, de Bad Iburg kaj de Fürstenau.
Princepiskoplando Osnabrück | ||||||||||
Origina nomo | Hochstift Osnabrück | |||||||||
| ||||||||||
Geografio
| ||||||||||
Ĉefurbo: | Osnabrück
| |||||||||
Loĝantaro | ||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| |||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||
Pereo:
|
Kadre de la napoleonaj militoj en junio 1802 decidiĝis doni la teritorion al la lando Hanovro, regata de Georgo la 3-a de Britio. La lasta princepiskopo de Osnabrück, filo de Georgo la 3-a, en oktobro 1802 demisiis, kaj ses tagojn poste Georgo la 3-a oficiale transprenis la regadon. Komisiono de la Sankta Romia Imperio en septembro 1803 konfirmis la transdonon.
| |||||||||
| ||||||||||
Ekde la Vestfalia Paco en 1648, ĝi estis alterne regata de luterana kaj katolika princepiskopo - jen unika situacio en la tuta imperio.