Protestanta preĝejo (Sümeg)
La protestanta preĝejo estas sakrala historia monumento ekde 2017 en urbo Sümeg (Hungario).
Protestanta preĝejo de Sümeg | |
---|---|
Protestanta preĝejo en Sümeg
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sümeg |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo kaj luteranismo |
provinco | Veszprém |
Dato de konsekro | 1937 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Bálint Szeghalmy |
Konstruado | 1936–1937 |
Specifo | |
Alto | 25 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 8330 Sümeg, Széchenyi tér |
Historio redakti
Depost eklezia leĝo (1681) sporade alvenis protestantoj inter la katolikojn en Sümeg. Ekde 1867 la protestantoj multobliĝis, sed ili ne havis kirkon. Fine la kalvinanoj kaj luteranoj establis unuigitan religian grupon, tiel komune ili konstruis kirkon en la jaroj 1936 kaj 1937. Por feriejo en Balatonfüred estis kreita sonorilo en 1955, sed post 4 jaroj ĝi estis portita en protestantan preĝejon de Sümeg.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en mezo de renkontiĝo de 2 stratoj, la areo formas triangulon. La fasado estas simetria kaj konsistas praktike nur el la kvadrata turo. Tamen la turo en la teretaĝa nivelo draste larĝiĝas. Tie situas la larĝa enirejo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. La turpinto estas plurlatera piramido. Ĉe la malantaŭa flanko estas alia enirejo.
Fontoj redakti
-
Malantaŭa parto
-
Ĉefenirejo
-
Navo
-
Malnova foto