En la angla lingvo, pseŭdotitolo, falsa titolo, aŭ inventita titolo estas usonismo ofta en ĵurnaloj kaj gazetoj. Formale ĝi similas al titolo, ĉar ĝi ne komenciĝas per difinita artikolo, sed anstataŭ honora nomo ĝi estas normala substantiva vortgrupo. Ekzemple, en la esprimo convicted bomber Timothy McVeigh ("konviktita bombisto Timothy McVeigh"), convicted bomber ("konviktita bombisto") estas pseŭdotitolo, ĉar "konviktita bombisto" rolas kvazaŭ "Sinjoro" aŭ "Doktoro" aŭ "Generalo."[1]

Multaj anglalingvaj stilistoj malaprobas tian esprimon, precipe ekster Usono.[2][3] En Britio ĝi antaŭe aperis nur en tablojdoj sed komencis esti uzata en britaj retejoj en la 2000-aj jaroj, kaj ekde 2015 BBC konsideras ĝian uzon nek malĝusta, nek bezonata.[4]

En Esperanto pseŭdotitolo estas ĝenerale konsiderata malĝusta; oni devus antaŭmeti difinitan artikolon, ekz. "la konviktita bombisto Timothy McVeigh."

Referencoj redakti

  1. Garner, Bryan A.. (2003) 'Garner's Modern American Usage', p. 789. ISBN 0-19-516191-2.
  2. Research Tools: Style Guide. The Economist (2009). Alirita 2009-05-24.
  3. (2004) The Cambridge Guide to English Usage, p. 536. ISBN 0-521-62181-X..
  4. "Grammar, spelling and punctuation", BBC Academy, BBC, Alirita 2015-03-29, sub "Capitals" – por neuzado de pseŭdotitolo, kaj "Punctuation" (komoj) por opcia uzado de ĝi.