Psikologia Altlernejo Berlino
universitato de Germanio
La Psikologia Altlernejo Berlino (germane Psychologische Hochschule Berlin) estas neŝtata faka altlernejo en Berlino. Ĝi komence de la jaro 2010 estis fondita fare de la psikologia asocio Berufsverband Deutscher Psychologinnen und Psychologen ("Profesia Asocio de Germanaj Gepsikologoj") kaj havas sian sidejon en la konstruaĵo Haus der Psychologie ("domo de psikologio") en la centra distrikto de Berlino. La 5-an de majo 2010 la urba senata administrejo pri eduko, scienco kaj esploro agnoskis ĝin neŝtata altlernejo je nivelo de universitato, kaj la unua studa semestro komenciĝis en oktobro 2010.
Psikologia Altlernejo Berlino | ||
---|---|---|
germane Psychologische Hochschule Berlin | ||
faka altlernejo • privata lernejo • privata universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 2010 | |
speco | neŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 52° 30′ 46″ N, 13° 24′ 57″ O (mapo)52.512813.4158Koordinatoj: 52° 30′ 46″ N, 13° 24′ 57″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
urbo | Berlino, Germanio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 53 vd (stato: 2012) | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Informationsdienst Wissenschaft vd | ||
| ||