Papago de Pesquet

(Alidirektita el Psittrichasinae)

Papago de Pesquet (Psittrichas fulgidus), ankaŭ konata kiel agla papagoDrakula papago[1] estas specio de papago el familio de aglaj papagoj (Psittrichasiidae). Ĝi estas la sola specio en sia genro Psittrichas kaj en sia subfamilio Psittrichadinae. La birdoj estas endemiaj en montaj pluvarbaroj de Novgvineo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papago de Pesquet
Papagoj de Peqsquet en Bestoĝardeno Miami, Usono
Papagoj de Peqsquet en Bestoĝardeno Miami, Usono
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittrichasiidae
Subfamilio: Psittrichadinae
Genro: Psittrichas
Lesson, 1831
Specio: Psittrichas fulgidus
Lesson, 1831
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Ina papago de Pesquet en Bestoĝardeno de Cincinnati.

Papagoj de Pesquet estas relative grandaj papagoj kiuj longas ĉ. 46 cm kaj pezas inter 680 kaj 800 g. Iliaj plumaroj estas nigraj kun ioma grizeco ĉe la brusto kaj brile sange ruĝa ventro, ventra parto de vosto kaj plej eksteraj partoj de flugiloj. Plenkreskaj maskloj ankaŭ havas malgrandajn ruĝajn makulojn malantaŭ okuloj, kiujn inoj aŭ junuloj neniam havas.[2] Ili havas kalvan, senpluman vizaĝon kaj parton de kalva haŭto sur kapo, pro kio iliaj kapoj ŝajnas relative malgrandaj. La haŭto en tiuj ĉi kalvaj areoj estas nigra. La beko de papago de Pesquet estas nekutime longa por papago kaj hokoforma. Entute la birdo aspektas iom kiel aglovulturo, de kio devenas la alternativaj nomoj de la specio agla papagovultura papago — la ĉi-lasta, tamen, estas evitenda ĉar ĝi kaŭzas konfuzon de papago de Pesquet kun alia papaga specio, la vultura papago (Pyrilia vulturina).

Konduto redakti

 
Supra parto de la korpo

La papago de Pesquet estas tre specializita fruktomanĝulo kaj absoluta plejparto de ĝia dieto konsistas de kelkaj specioj de figoj. Krome en iuj okazoj ili manĝas florojn kaj nektaron. Almenaŭ en partoj de ĝia arealo la birdoj migras posezone laŭ atingeblo de la fruktoj. Kalvaj partoj de la kapo estas supozeble adapto al manĝo de tre gluecaj fruktoj, kies suko aliokaze kungluus vizaĝplumojn de la papago.

Pariĝo kaj reproduktiĝo de papagoj de Pesquet ekster kapteco estas malbone studita. Oni scias nur ke la birdoj nestas en grandaj arbokavernoj kaj metas po du ovojn. En naturo oni observas la papagojn aŭ popare, aŭ en grupoj ĝis 20 individuoj. Flugante ili alternas inter rapidaj plaŭdoj kaj mallongaj glisoj.

Konserva statuso redakti

Plumoj de la papago de Pesquet estas tre belaj kaj valoraj. Kombine kun ega malfacileco kaj multekosteco de komerca bredado de tiu ĉi birdo, tio kondukis al troĉasado. Ankaŭ habitatodetruo en Novgvineaj montaraj regionoj estas notinda problemo por la specio. Pro tiuj ĉi kialoj ĝi estas listigita en la Ruĝa Listo de IUCN kiel vundebla.[3] Ĝi ankaŭ estas listita en Apendaĵo II de CITES.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Crew, Becky (2019). "The Dracula parrot is intimidating". Australian Geographic.
  2. Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
  3. BirdLife International (2012). “Psittrichas fulgidus”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013..