La pteridacoj[3] (latine Pteridaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi estas unu el la plej ampleksaj filikfamilioj kun ĉirkaŭ 1230 speciojn[4]. Ĝia tipa genro estas pterido[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pteridacoj
Pteris argyrea
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: polipodialoj Polypodiales
Familio: pteridacoj Pteridaceae
E.D.M.Kirchn. [2]
pterido Pteris
L. [3]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

La rizomoj estas rampantaj, longaj aŭ mallongaj kaj havas skvamojn, malofte nur triĥomojn. La foliplatoj estas unuecaj (monomorfaj), hemidimorfaj aŭ ĉe kelkaj dimorfaj. Ĉe la kelkaj genroj, precipe ĉe Vittaria, la foliplato estas simpla. Alikaze ĝi estas pinata kelkfoje piedforma. La nervuro estas libera kaj forke disbranĉita aŭ diversmaniere kunligita kaj tiam formas retecan bildon.

La soroj staras rande aŭ iomete for de la rando. Ili ne havas veran induzion, sed estas protektataj de refleksita folirando. La sporangioj povas ankaŭ sidi sur nervuroj. La sporangioj havas vertikalan ringon. La sporoj estas globaj aŭ kvareĝaj.

La kromosomonombro estas plej ofte x = 29 aŭ 30.

Disvastigo redakti

La familio estas preskaŭ tutmonde disvastigita, la plej multaj anoj kreskas en tropikaj kaj aridaj regionoj. La filikoj kreskas sur la grundo (surteraj), sur rokoj (litofitoj), aŭ kiel epifitoj.

Taksonomio redakti

1/ Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (8 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.


2/ En la priskribo de la peridacoj de SMITH ET AL. 2006 la familio konsistas el ĉirkaŭ 50 genroj kun 950 specioj. Li ankaŭ enmetas la anojn de Acrostichaceae, Actiniopteridaceae, Adiantaceae, Anopteraceae, Antrophyaceae, Ceratopteridaceae, Cheilanthaceae, Cryptogrammaceae, Hemionitidaceae, Negripteridaceae, Parkeriaceae, Platyzomataceae, Sinopteridaceae, Taenitidaceae, Vittariaceae, kiuj aliaj aŭtoroj metas en propraj familioj. Kelkaj genroj kiel Cheilanthes estas certe plurfilumajparafilumaj, kaj necesas novdifinadon. La familio de la pteridacoj formas en tiu amplekso natura parenca grupo, ĝi estas do unufiluma.

Jen la genroj en alfabeta sinsekvo:

  • Acrostichum L., ĉirkaŭ tri ĝis deksep tuttropikaj specioj.
  • Actiniopteris Link, ĉirkaŭ du ĝis tri specioj i en la tropikoj de Afriko ka Azio.
  • Adiantopsis Fée, ĉirkaŭ naŭ specioj.
  • Adianto (Adiantum L.), pli ol 100 ĝis ĉirkaŭ 200 specioj.
  • Aleuritopteris Fée, minimume 15 ĝis 30 specioj.
  • Ananthacorus UNDERW. & MAXON, nur unu specio en la tropika Ameriko:
  • Anetium Splitg., ĉirkaŭ du Specioj en la tropika Ameriko.
  • anogramo (Anogramma LINK), ĉirkaŭ ses ĝis sep specioj e la moderaj zonoj.
  • Antrophyum KAULF., ĉirkaŭ 17 ĝis 30 specioj en la tropikoj.
  • Argyrochosma (J. SM.) WINDHAM, ĉirkaŭ 16 specioj.
  • Aspidotis (NUTT. EX HOOK.) COPEL., ĉirkaŭ kvin specioj en Ameriko kaj Afriko.
  • Astrolepis D.M. BENHAM & WINDHAM, ĉirkaŭ ses specioj in Nordameriko.
  • Austrogramme FOURNIER, ĉirkaŭ kvin specioj de Malezio ĝis Novkaledonio.
  • Bommeria FOURN., ĉirkaŭ kvin specioj en Nord- kaj Mezameriko.
  • Cassebeera KAULF., ĉirkaŭ du specioj en Sudameriko.
  • Ceratopteris BRONGN., ĉirkaŭ kvar specioj.
  • Cerosora (BAKER) DOMIN, nur du specioj sur Sumatro kaj Borneo.
  • Cheilanthes SW., ĉirkaŭ 180 specioj.
  • Cheiloplecton FÉE, nur unu specioen Meksikio:
  • Coniogramme Fée, minimume 46 specioj en la tropikoj Azio kaj Afriko, en Meksikio kaj en Havajo.
  • Cosentinia TOD., nur unu aŭ du de Cheilanthes separitaj specioj.
  • kriptogramo (Cryptogramma R.BR.), ĉirkaŭ 10 specioj en alpaj kaj borealaj regionoj.
  • Doryopteris J. SM., ĉirkaŭ 35 specioj.
  • Eriosorus FÉE, ĉirkaŭ 28 specioj en la tropika Ameriko.
  • Gaga LI ET AL.[8], ĉirkaŭ 19 specioj.
  • Haplopteris C. PRESL, ĉirkaŭ 24 specioj.
  • Hecistopteris J. SM., ĉirkaŭ du specioj en la tropika Ameriko.
  • Hemionitis L., ĉirkaŭ sep specioj enla tropikaj Azio kaj Ameriko.
  • Holcochlaena BAKER (ankaŭ kiel Pellaea).
  • Jamesonia HOOK. & GREV., ĉirkaŭ 129 specioj, inter ili:
  • Llavea LAGASCA, nur unu specio en Meksikio:
  • Mildella Trevis., du specioj en Mezameriko:
  • Monogramma COMM. EX SCHKUHR, ĉirkaŭ ses specioj, inter ili la plej malgrandaj filikoj.
  • Nephopteris LELLINGER, nur unu specio en Kolombio:
  • Nevrocallis FÉE, ĉirkaŭ tri specioj.
  • Notholaena R. BR., ĉirkaŭ 38 ĝis 60 specioj.
  • Ochropteris J. Sm., nur unu specio sur la Maskarenoj kaj Madagaskaro:
  • Onychium Kaulf., ĉirkaŭ ok specioj en Azio kaj Afriko .
  • Paraceterach COPEL., ĉirkaŭ ses specioj.
  • Parahemionitis PANIGRAHI, du specioj, kelkfoje ankaŭ al Hemionitis.
  • Pellaea LINK, ĉirkaŭ 40 ĝis 80 specioj.
  • Pentagramma YATSK., WINDHAM & E. WOLLENW., ĉirkaŭ du specioj en Nordameriko.
  • Pityrogramma LINK, ĉirkaŭ 18 specioj en la tropikaj Ameriko kaj Afriko.
  • Platyloma J. SM. (ankaŭ al Pellaea).
  • Platyzoma R. BR., ĉirkaŭ kvar specioj in Aŭstralio, Novzelando kaj Novkaledonio.
  • Polytaenium DESV., ĉirkaŭ ok specioj en la tropika Ameriko.
  • Pteris L. (inkl. Afropteris Alston, Anopteris (PRANTL) DIELS), kun minimume 150 specioj.
  • Pterozonium FÉE, ĉirkaŭ 14 specioj en Sudameriko.
  • Radiovittaria (BENEDICT) E.H. CRANE, ĉirkaŭ ok specioj.
  • Rheopteris ALSTON, ĉirkaŭ du specioj en Novgvineo.
  • Scoliosorus T. MOORE, ĉirkaŭ tri specioj en Mezameriko kaj Afriko.
  • Syngramma J. SM., 1 ĝis 20 specioj de Malezio ĝis la Fiĝioj.
  • Taenitis WILLD. EX SCHKUHR, ĉirkaŭ 5 ĝis 15 specioj de Hindmalezio ĝis Aŭstralio.
  • Trachypteris ANDRÉ EX CHRIST, ĉirkaŭ du specioj en Sudameriko kaj sur Galapagos-insuloj kaj Madagaskaro.
  • Vittaria SM., ĉirkaŭ 30 ĝis 80 specioj.

Ene de la familioj ekzistas kvin unufilumaj grupoj, kiuj laŭ SMITH ET AL. estas engrupigitaj kiel familioj aŭ subfamilioj:

  • Parkeriaceae aŭ Parkerioideae kunt:
    • Acrostichum kaj
    • Ceratopteris
  • Adiantaceae aŭ Adiantoideae kun:
    • Adiantum kaj
  • Vittarioideae: Ĝi distingiĝas per lineilaj , plej ofte simplaj foliplaztoj. La soroj staras laŭlonge de la nerviroj aŭ en verdaj kavetoj..
    • Ananthacorus,
    • Anetium,
    • Antrophyum,
    • Haplopteris,
    • Hecistopteris,
    • Monogramma,
    • Polytaenium,
    • Radiovittaria,
    • Rheopteris,
    • Scoliosorus kaj
    • Vittaria:
  • Cryptogrammaceae (ne taŭga nomo por subfamilio) kun:
    • Coniogramme,
    • Cryptogramma kaj
    • Llavea
  • Sinopteridaceae aŭ Cheilanthoideae
  • Pteridaceae s.s. aŭ Pteridoideae kun
    • Pteris kaj ĝiaj plej proksimaj parencoj
    • Taenitioideae ĉirkaŭ Taenitis.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. angle A community‐derived classification for extant lycophytes and ferns
  2. 2,0 2,1 Pteridaceae ĉe World Flora Online
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 pterido en PIV ĉe vortaro.net
  4. 4,0 4,1 Pteridaceae ĉe The Plant List
  5. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  6. adianto en PIV ĉe vortaro.net
  7. kriptogramo en PIV ĉe vortaro.net
  8. Fay-Wei Li, Kathleen M. Pryer, Michael D. Windham: Gaga, a New Fern Genus Segregated from Cheilanthes (Pteridaceae). In: Systematic Botany. Band 37, Nr. 4, 2012, S. 845–860, DOI:10.1600/036364412X656626.
  9. Franz Fukarek: Abteilung Farnpflanzen, Gefäß-Sporenpflanzen, Pteridophyta. In: S. Danert u. a.: Urania Pflanzenreich. Band 1. 2. Auflage. Urania-Verlag Leipzig/Jena/Berlin 1975, S. 98.

Literaturo redakti

  • Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN|0040-0262, p. 705–731, Abstract,[rompita ligilo] PDF-Dosiero.
  • David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 1987, ISBN 0-521-34060-8.