Public Enemy estas usona hiphopa grupo formita de Chuck D kaj Flavor Flav en Long Island, Novjorkio, en 1985.[1][2] La grupo famiĝis pro siaj politikaj mesaĝoj inkludante aferojn kiel rasismo kaj amaskomunikiloj en Usono. Ilia debutalbumo, Yo! Bum Rush the Show, estis publikigita en 1987 kaj ricevis kritikajn laŭdojn, kaj ilia dua albumo, It Takes a Nation of Millions to Hold Us Back (1988), estis la unua hiphopa albumo kiel pinta sukceso en la listo de la gazeto The Village Voice nome Pazz & Jop.[3] Ankaŭ iliaj sekvaj tri albumoj, nome Fear of a Black Planet (1990), Apocalypse 91... The Enemy Strikes Black (1991) kaj Muse Sick-n-Hour Mess Age (1994), estis bone ricevitaj. La grupo ekde tiam estis publikiginta dek du pliajn studialbumojn, inklude la muzikon He Got Game por la samnoma sport-drama filmo de 1998 He Got Game kaj kunlaboran albumon kun la repisto Paris, nome Rebirth of a Nation (2006).

Public Enemy
Persona informo
TTT
Retejo http://publicenemy.com/
vdr

Public Enemy trairis multajn membroŝanĝojn laŭlonge de la jaroj, kaj Chuck D kaj Flavor Flav restis la nuraj konstantaj membroj. kunfondinto Professor Griff foriris en 1989 sed revenis en 1998, antaŭ denove foriri kelkajn jarojn poste. Ankaŭ DJ Lord aliĝis al Public Enemy en 1998 kiel anstataŭanto de la original DJ de la grupo nome Terminator X. En 2020, oni anoncis, ke Flavor Flav estis maldungita el la grupo.[2] Lia maldungigo estis poste malkaŝita kiel reklamaĵo poste nomita April Fools' Day.[4][5] Public Enemy, sen Flavor Flav, turneis kaj registris muzikon laŭ la nomo de Public Enemy Radio kiu konsistas el membraro komponita de Chuck D, Jahi, DJ Lord kaj S1W.

La unuaj kvar albumoj de Public Enemy dum la finaj 1980-aj jaroj kaj komencaj 1990-aj jaroj estis ĉiuj atestiligitaj ĉu per oro ĉu per plateno kaj estis laŭ la muzikkritikisto Robert Hilburn en 1998, "la plej bone laŭdita artaĵo iam fare de hiphopa artisto".[6] Kritikisto Stephen Thomas Erlewine nomis ilin "la plej influa kaj radikala bando siatempa".[7] Ili estis enkondukita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2013.[8] Ili estis honoritaj per la Premio Grammy al la Vivodaŭra Atingo en la 62a ceremonio de la premioj Grammy.

Grupanoj redakti

Nunaj membroj redakti

  • Chuck D (Carlton D. Ridenhour) – MC
  • Flavor Flav (William J. Drayton, Jr.) – Hype man kaj plurinstrumentisto
  • Sammy Sam (Samule Kim) – MC, muzikproduktisto
  • Khari Wynn – ĉefaj gitaroj, muzikdirektoro, MD, AMD
  • DJ Lord (Lord Aswod) – diskĵokeo
  • Davy DMX (David Franklin Reeves Jr.) – baso
  • T-Bone Motta – drumoj, perkutado
  • S1W
    • Brother James (James Norman)
    • Brother Roger (Roger Chillous)
    • Brother Mike (Michael Williams)
    • James Bomb (James Allen)
    • The Interrogator (Shawn K. Carter)
    • Big Casper (Tracy D. Walker)
    • Pop Diesel (foje literumita Popp Diezel)

Iamaj membroj redakti

  • Terminator X (Norman Rogers) – DJ, diskoproduktoro
  • Professor Griff (Richard Griffin) – Ministro pri Informado
  • DJ Johnny "Juice" Rosado – DJ, Scratching, Turntablisto, Produktoro
  • Sister Souljah (Lisa Williamson) – Ministro pri Informado (anstataŭ Richard Griffin)
  • Brian Hardgroove – baso, gitaroj
  • Michael Faulkner – drumoj, perkutado
  • S1W
    • Jacob "Big Jake" Shankle
  • The Bomb Squad
    • Hank Shocklee (James Hank Boxley III) *origina membro
    • Keith Shocklee (Keith Boxley) *origina membro
    • Eric "Vietnam" Sadler *origina membro
    • Gary G-Wiz (Gary Rinaldo) (anstataŭ Eric Sadler)

Diskaro redakti

Studialbumoj redakti

  • Yo! Bum Rush the Show (1987)
  • It Takes a Nation of Millions to Hold Us Back (1988)
  • Fear of a Black Planet (1990)
  • Apocalypse 91... The Enemy Strikes Black (1991)
  • Muse Sick-n-Hour Mess Age (1994)
  • There's a Poison Goin' On (1999)
  • Revolverlution (2002)
  • New Whirl Odor (2005)
  • How You Sell Soul to a Soulless People Who Sold Their Soul? (2007)
  • Most of My Heroes Still Don't Appear on No Stamp (2012)
  • The Evil Empire of Everything (2012)
  • Man Plans God Laughs (2015)
  • Nothing Is Quick in the Desert (2017)
  • Loud Is Not Enough (2020) (released under the name Public Enemy Radio)
  • What You Gonna Do When the Grid Goes Down? (2020)

Kunlaboraalbumoj redakti

  • Rebirth of a Nation with Paris (2006)

Filmalbumoj redakti

  • He Got Game (1998)

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Chuck D: Lyrics of a Rap Revolutionary, Off Da Books, 2007 (ISBN 0-9749484-1-1)
  • Chuck D with Yusuf Jah, Fight the Power, Delacorte Press, 1997 (ISBN 0-385-31868-5)
  • Fuck You Heroes, Glen E. Friedman Photographs 1976–1991, Burning Flags Press, 1994, (ISBN 0-9641916-0-1)
  • Serpick, Evan. "Public Enemy Look Back at 20 Years of 'By the Time I Get to Arizona'." Spin. Spin, November 10, 2011. Web.
  • White, Miles. Race, Rap and the performance of Mascinity in American Popular Culture. 2011. Universitato de Ilinojso. Urbana. (ISBN 978-0-252-07832-3)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Public Enemy en la angla Vikipedio.