Publika libroŝranko

ŝranko por libroj, kiu staras en publika ejo, alirebla de iu ajn

Publika libroŝranko (nomata ankaŭ, depende de la lando aŭ loko: malfermita libroŝranko, librokesto aŭ partopreniga biblioteko) ) estas aparte konstruita, solida ŝranko por libroj (malfermita aŭ ŝirmita per vitroj, vidu la fotojn) kiu staras en publika ejo, alirebla de iu ajn. Oni uzas ĝin por pruntedoni aŭ pruntepreni librojn senpage, anonime kaj sen formalaĵoj. La sistemo de publikaj libroŝrankoj disvastiĝis de post la fruaj 1999-aj jaroj unue en Germanio, poste en Aŭstrio, Svislando kaj aliaj landoj.

HistorioRedakti

Simila al la ideo de Bookcrossing (librokruciĝo) estiĝis jam en la 1990-aj jaroj la ideo krei libroŝrankojn ĉiam publike alireblaj por subteni la interŝanĝon de literaturaĵoj[1]. La plej bona ekzemplo estas Little Free Library per kiu eblas registri librojn kaj laŭeble sekvi ties interŝanĝan vojaĝon.

Post la starigo kiel arta agado (ekde 1991 fare de la la agadartistoj Clegg & Guttmann) fine de la 1990-aj jaroj unuaj libroŝrankoj estis realigitaj kiel "senpaga liberaera biblioteko" en Darmstadt kaj Hannover[2]. Ekde 2002, kiam tia ideo kadre de konkurso estis premiita en Bonn[3], troviĝas multaj posteuloj[4].

 
Partopreniga librejo en franca superbazaro.

Subtenate kaj financate de diversaj organizaĵoj, kluboj kaj asocioj estiĝis ekde tiam aparte konstruitaj aŭ transformitaj, veterrezistaj libroŝrankoj, ekzemple en transformitaj telefonkabinoj. En tiujn ĉiu civitano povas enmeti siajn librojn por proponi ilin al aliaj legantoj. Oni rajtas elpreni librojn kaj hejmen porti ilin. Laŭ sia plaĉo ĉiu uzanto decidas, ĉu raporti, konservi aŭ ŝanĝi la librojn.

Uzo kaj akceptoRedakti

 
Vikimedia etikedo por librokruciĝo printebla kaj aldonebla al interŝanĝindaj libroj. Tradukite kaj adaptite ĝi povus servi kiel simila evento dum UK de Esperanto. Detalaj klarigoj (angle) sub eksteraj ligiloj.

Se sukcesas starigi la publikajn libroŝrankojn en ejoj centraj, facile atingeblaj ili estas kutime rapide akceptataj kaj uzataj. Foje alvenas detruo, sed pro konstanta atento kaj prizorgo de tiel nomataj 'libroŝranko-baptogepatroj" ĝi malpliiĝas.

La akcepto, motivo kaj uzantstrukturo de publikaj libroŝrankoj estis montrita en la jaro 2008 de esploro de la universitato Bonn[5]. Oni rimarkis, ke la sistemo estis atentiga alternativo al la klasika libronegoco. La pridemando de la uzantoj montris, ke tian sistemon oni deziris por aliaj varoj[6].

Pro la bona akcepto de la ideo okazis rapida disvastiĝo de publikaj libroŝrankoj en Germanio. Solida kaj veterrezista konstrumaniero helpas al daŭra uzo[7].

Vidu ankaŭRedakti

(eo) Little Free Library

(eo) Bookcrossing aŭ librokruciĝo, fenomeno, kie unuopaj libroj estas postlasataj en publika loko

Biblioteko

Esperanta biblioteko internacia

Esperanto-biblioteko

Esperanto biblioteko Ramon Molera Pedrals

(eo) PostcrossingEsperanto-poŝtkruciĝo

Eksteraj ligilojRedakti

(de) Projekt "Books outdoor"/Literarische Begegnung – der öffentliche Bücherschrank, 2006[rompita ligilo] (PDF)

(de) Prof. dr. Michael-Burkhard Piorkowsky, Sandra Bichler, Kerstin Hilt, Olga Reger, Der Bonner Bücherschrank auf der PoppelsdorferAllee – Ein merkwürdiges Versorgungssystem . Kurzfassung der Ergebnisse des Projekts "Das Nutzungsverhalten am Poppelsdorfer Bücherschrank"

(de) Ulrike Klopp. Bonner "Gemeinschaftsmöbel" Studienobjekt: Offener Bücherschrank als soziales System, Bonner Universitäts-Nach 2009. (p.27)

(en) Klarigo pri Vikimania evento (2016) pri vikipedia biblioteko en Esino (Italio) kiu povus servi kiel ekzempla aktiveco dum UK de Esperanto.

ReferencojRedakti

 
La unua publika librobretaro en Bazelo. La surskriboj "Libroj" en diversaj lingvoj videblas sur la vitro.