Puduĉeri

urbo en la unia teritorio Pondiĉero

PuduĉeriPondiĉeri, (tamile புதுச்சேரி Pri tiu ĉi sono aŭdu) estas marhavena urbego, katolika diocezo kaj ĉefsidejo de la unia areo Pondiĉero (ekster iu ajn subŝtato) en sudorienta Barato.

Larĝa panoramo de Puduĉeri
Larĝa panoramo de Puduĉeri
Puduĉeri
urbo
Administrado
Poŝtkodo 605001–605014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 11° 56′ N, 79° 50′ O (mapo)11.9379.83Koordinatoj: 11° 56′ N, 79° 50′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 19,54 km² (1 954 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Puduĉeri (Barato)
Puduĉeri (Barato)
DEC
Puduĉeri
Puduĉeri
Situo de Puduĉeri
Puduĉeri (Barato)
Puduĉeri (Barato)
DEC
Puduĉeri
Puduĉeri
Situo de Puduĉeri

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pondicherry [+]
vdr
Strato en Puduĉeri

Geografio redakti

Puduĉeri situas sur la Koromandela Marbordo 8 metrojn super la marnivelo. Kaddalor troviĝas 21, Neyveli 51, Velor 131, Ĉenajo 133, Tiruĉirapali 152, Salem (Barato) 183, Mumbajo 1082, Kolkato 1490, tutlanda ĉefurbo Delhio 1875 kilometrojn (aere) [1].

 
Oficejo en Puduĉeri

Demografio redakti

En 2011 Puduĉeri havis 244 377. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 76%.

Historio redakti

Foirejo nomita Poduke estas registrita kiel romia komerca celloko jam en la 1-a jarcento. La areo estis parto de Regno Kanĉipuram en la 4-a jarcento, poste sekvis La ĉola dinastio, baldaŭ aliaj imperioj, reĝlandoj, sultanlandoj. La Franca Orienthinda Kompanio establis urbon kiel ilian ĉefsidejon en 1674. Dum la francaj-anglaj militoj (1742-1763), Puduĉeri ŝanĝis manojn ofte. Fine plejparton de Hindio la britoj akiris, tial ili permesis al la francoj havi 4 areojn en la kolonio. En Puduĉeri dominado de francoj okazis ĝis 1954, poste ĝi aldoniĝis al Barato.

Ekonomio redakti

Terkultivado ĉirkaŭ Puduĉeri inkludas kultivaĵojn kiel rizoj, sukerkanoj, kokosoj, kotonoj. En la urbego menciindas la turismo kaj komerco.

Eduko redakti

En Puduĉeri universitato funkcias, sed ekzistas ankaŭ franca instituto (Alliance française).

Religioj redakti

En 2011 hinduoj konsistigas la plimulton en Puduĉeri kun 83 procentoj. Kiel rezulto de la franca kolonia epoko, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj, plejparte katolikaj (11 procentoj). Islamanoj (plejparte sunaistoj) estas malmulte (5 procentoj).

Lingvoj redakti

La plimulto parolas la tamilan en Puduĉeri, sed oftas ankaŭ la franca kaj angla lingvoj.

 
Stacidomo de Puduĉeri

Trafiko redakti

Puduĉeri estas ligita al Ĉenajo per la marborda ĉefvojo al nordo, al Kaddalor al suda direkto. Ekzistas vojoj nature al interno de la lando. En la urbo aŭtobusoj kaj busetoj liveras la pasaĝerojn. La loka stacidomo havas fervojajn ligojn tutlande. Marhaveno kaj flughaveno funkcias loke.

Klimato redakti

Puduĉeri situas en savanoklimato (As) kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1354 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.

 
Marborda promenejo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans