Puhdys estas germana rokmuzika grupo. Ĝi estiĝis en 1969. Puhdys enviciĝas inter la plej sukcesaj germanaj grupoj de ĉiuj tempoj, ili vendis pli ol 20 milionojn da albumoj. Ili estis la unua grupo el Orienta Germanio, kiu povis koncerti en Okcidento.

Puhdys en 2013
Puhdys en 2013
Bazaj informoj
Deveno Germana Demokratia Respubliko Oranienburg, GDR
Ĝenroj Rok-muziko
Aktivaj jaroj 1969 - nuntempo
Eldoninto BMG, Amiga
Parencaj
temoj
Karat
Retejo www.puhdys.com
Membroj

Dieter Birr
Dieter Hertrampf
Peter Meyer
Peter Rasym
Klaus Scharfschwerdt

Antaŭaj membroj

Gunter Wosylus
Harry Jeske

vdr
Maschine
Bimbo

Antaŭ la falo de la Berlina Muro redakti

Antaŭulo de la grupo estis la Udo-Wedel-Combo, fondita en 1965. La nuna grupnomo P..U..H..D..ys kreiiĝis el la komencliteroj de la antaŭnomoj de la "pramembroj" Peter Meyer (klavarinstrumento), Udo Jakob (frapinstrumentoj), Harry Jeske (basgitaro) kaj Dieter Hertrampf (gitaro, kanto). La unua prezentiĝo sub la nomo Puhdys okazis en Freiberg je la 19a de novembro en 1969.

La aktualaj membroj estas Dieter "Maschine" Birr, Peter "Eingehängt" Meyer, Dieter "Quaster" Hertrampf, Peter "Bimbo" Rasym kaj Klaus Scharfschwerdt. Eksaj membroj: Gunther Wosylus (frapinstrumentoj) kaj Harry Jeske (baso).

 
Quaster
 
Peter Meyer
 
Klaus Scharfschwerdt

Komence Deep Purple, Uriah HeepLed Zeppelin estis modeloj por ili. Per propraj komponaĵoj kaj tekstoj de Wolfgang Tilgner kaj Burkhard R. Lasch la Puhdys evoluis al la plej sukcesa GDR-rokbando dum la 1970-aj jaroj.

Ili estis unu el malmultaj orientgermanaj rokbandoj, kiuj donis koncerton en okcidenta eksterlando. Komerce la Puhdys estis la plej sukcesa eksportaĵo de la GDR-rokmuziko. Kelkaj muzikalbumoj vendiĝis en okcidentaj landoj kaj alportis profiton per impresaj devizoj al la DDR.

Post la falo de la Berlina Muro redakti

En la jaroj 1988/89 la bando adiaŭis per granda vojaĝo (parte kun la Lords) tra GDR kaj FRG. Tamen en la jaro 1992 la bando reunuiĝis. La 35-jaran jubileon la Puhdys festis en 2004.

Intertempe kelkaj infanoj de Puhdys-membroj sukcese muzikas ĉe Bell, Book and Candle kaj Stamping Feet. Ankaŭ la unuaj nepoj aspiras karieron kiel muzikistoj.