Pulsatilo
(Alidirektita el Pulsatilla)
Pulsatilo (Pulsatilla el ranunkolacoj) estas genro de plurjaraj herboj kun plume entranĉitaj folioj, unuopaj floroj kun brilkoloraj sepaloj sed sen petaloj. La fruktoj havas longan, vilan stiluson, tiel ke la fruktaro formas harokovritan kapon. Pluraj specioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj ornamplantoj. La familio entenas ĉirkaŭ 30 speciojn.
Pulsatilo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pulsatilla vulgaris
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La pulsatilo kreskas en Nord-Ameriko kaj Eŭrazio.
La genron oni foje metas sub la genro anemono kiel subgenro Pulsatilla. Ĝi estas la ŝtata floro de la usona ŝtato Sud-Dakoto kaj la provinca floro de la kanada provinco Manitobo.