Purpura koturnokolombo

La Purpura koturnokolombo, Geotrygon purpurata, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj kaj tropikaj malsekaj montararbaroj. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Safira koturnokolombo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geotrygon Geotrygon
Gosse, 1847
Specio: Purpura koturnokolombo Geotrygon purpurata
Salvin, 1878
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas el la montaroj Citará en nordorienta Kolombio tra la Okcidenta Montaro kaj Mache-Chindul ĝis Piĉinĉa en plej nordokcidenta Ekvadoro.

Kaj la komuna kaj la scienca nomoj aludas al la purpurkolora nuanco de la supraj partoj, nome dorso, vosto kaj flugiloj, dum la subaj partoj estas helaj kun nur iomete da purpura nuanco en kol- kaj brusto-flankoj. La kapo estas tre bunta, kun tre blanka frunto, blueca kapoverto kiu iĝas malhelbruna en okuloj kaj de tie al la nuko. La vango estas tre blanka areo, pli larĝa ol la strizonoj de la Kaja koturnokolombo kaj de la Brida koturnokolombo inter la malhelbruna nukareo kaj samkolora subvanga strio kiu separas ĝin el la same blanka gorĝo. Krome en subanuko estas irizecoj flavaj, ruĝaj kaj bluaj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti