Putrino

kemia kombinaĵo

En organika kemio, putrino[1] estas fiodora organika kombinaĵo, nature produktata dum putrado de animala histo.

Putrino
Diaminobutane.png
Ĝeneralaĵoj
Nomo Putrino
Kemia formulo NH2(CH2)2NH2
Nomo laŭ IUPAK
CAS-numero-kodo 110-60-1
PubChem-kodo 1045
ChemSpider-kodo

13837702

SMILES
Karakterizaĵoj
Molmaso

88,154

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

Putrino estas diamino, kies kemia formulo estas NH2(CH2)2NH2 — IUPAK-e, ĝi nomiĝas butan-1,4-diamino.

Biologia roloRedakti

Putrino estas unu el la fiodoraj kemiaĵoj produktataj de putrado, kune kun kadavrino.

Putrino nature troviĝas en homa spermo kaj en kelkaj algoj.

La fiodoro de bakteria vaginozo estas parte kaŭzata de putrino kaj kadavrino.[2]

HistorioRedakti

Putrino estis malkovrita, kune kun kadavrino, de la germana kuracisto Ludwig Brieger (1849–1919) en 1885.[3]

Putrino estis nomita laŭ putradoj, kiu produktas ĝin.

ReferencojRedakti

  1. Putrino (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Yeoman, CJ (2013). “A multi-omic systems-based approach reveals metabolic markers of bacterial vaginosis and insight into the disease.”, PLOS ONE 8 (2), p. e56111. doi:10.1371/journal.pone.0056111. 
  3. Brieger, Ludwig. (1885) Weitere Untersuchungen über Ptomaine (germane). August Hirschwald.