Kadavrino

kemia kombinaĵo

En organika kemio, kadavrino[1] estas fiodora organika kombinaĵo, nature produktata dum putrado de animala histo.

Kadavrino
Pentane-1,5-diamine 200.svg
Cadaverine 3D.png
Ĝeneralaĵoj
Nomo Kadavrino
Kemia formulo NH2(CH2)5NH2
Nomo laŭ IUPAK
CAS-numero-kodo 462-94-2
PubChem-kodo 273
ChemSpider-kodo

13866593

SMILES
Karakterizaĵoj
Molmaso

102,181

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

PriskriboRedakti

Kadavrino estas toksa diamino, kies kemia formulo estas NH2(CH2)5NH2 — IUPAK-e, ĝi nomiĝas pentan-1,5-diamino.

Biologia roloRedakti

Kadavrino estas unu el la fiodoraj kemiaĵoj produktataj de putrado, kune kun putrino.

Troa kvanto de kadavrino en urino estas diagnoza signo de kelkaj formo de lizina metabola malsano. La fiodoro de bakteria vaginozo estas parte kaŭzata de kadavrino kaj putrino.[2]

HistorioRedakti

Kadavrino estis malkovrita, kune kun putrino, de la germana kuracisto Ludwig Brieger (1849–1919) en 1885.[3]

Kadavrino estis nomita laŭ kadavroj, en kiuj ĝi ofte troviĝas pro putrado.

ReferencojRedakti

  1. kadavrino (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Yeoman, CJ (2013). “A multi-omic systems-based approach reveals metabolic markers of bacterial vaginosis and insight into the disease.”, PLOS ONE 8 (2), p. e56111. doi:10.1371/journal.pone.0056111. 
  3. Brieger, Ludwig. (1885) Weitere Untersuchungen über Ptomaine (germane). August Hirschwald.