Ráfael Schaurek
Ráfael Schaurek [ŝaŭrek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schaurek Ráfael estis hungara juristo, profesoro. Lia persona nomo estis ofte Rafael.
Ráfael Schaurek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1882 en Pécs |
Morto | 3-an de oktobro 1960 (78-jaraĝa) en Pécs |
Tombo | Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Scienca Universitato de Szeged • Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | advokato |
Ráfael Schaurek [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1882 en Pécs. Li mortis la 3-an de oktobro 1960 en Pécs.
Biografio redakti
Ráfael Schaurek frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Ferenc József en 1905 kaj 1909. Ekde 1906 li havis postenon en administrado de Baranya (historia departemento), post 2 jaroj li iĝis subnotario. En 1911 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en la ĉefepiskopa akademio en Pécs. Post la 1-a mondmilito li estis nomumita privata profesoro en Reĝa Scienca Universitato Erzsébet, kie li estis katedrestro en 1922. En la studjaroj 1928 kaj 1939 li estis dekano, en 1942 rektoro. Li pensiuliĝis en 1950. Li okupiĝis ankaŭ pri muziko.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A hitbér (1917) - studo
- Das Kunstleben Ungarns in Wort und Bild (1929)
- Az ismeretlen örökös (La nekonata heredanto), (1939)
- A gyermek magánjogi védelme (1943)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun bildo[rompita ligilo]